Toltekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuoj de toltekaj militistoj en Tula

La Toltekoj estas mezamerikana kulturo, kiu regis inter la 10-a kaj la 12-a jarcento super la plej granda parto de Meksikio. Kiel ankaŭ la Aztekoj, ili parolis la navatlan. En tiu lingvo la nomo "Toltecah" signifas grandaj artmetiistoj - ili estis la kultura idealo de la Aztekoj.