Tomáš Stano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tomáš Stano
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1993 (1993-11-18) (30-jaraĝa)
en Liptovský Mikuláš
Lingvoj slovakaanglaEsperanto
Loĝloko Liptovský Hrádok
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tomáš STANO (naskiĝis la 14-an de junio 1995 en Liptovský Mikuláš, Slovakio) estas slovaka esperantisto. Li esperantiĝis en 2013, kaj nun li estas estrarano de TEJO pri merkatiko kaj estrarano de SKEJ pri financoj.[1][2][3] Nuntempe li studas en Prago, Ĉeĥio. Li partoprenis en la organizado de Esperanto-renkontiĝoj kiel SES, IJF, ankaŭ prizorgis tagan programon por la Junulara Programo dum UK 2016 en Nitro kaj nun estas membro de la LKK de la IJK 2019 kiu okazos en Slovakio.[4] Nuntempe komitatano A de TEJO por Slovakio.

Li estis elektita estrarano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) komence de 2019 por duona periodo post la eksigo de Arturo Crespo, kiel estrarano li respondecas pri merkatiko.
En 2020 li estis elektita vicprezidanto de TEJO por la periodo 2020-2021.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cirkulero 165 de TEJO
  2. Prezento de Stano en tejo.org
  3. estraro de SKEJ
  4. Teamo de la LKK [1] Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Estraro de TEJO 2020-2021

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]