Tomás de Torquemada
Tomás de Torquemada | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1420 en Torquemada, Reĝlando Kastilio, ![]() |
Morto | 16-an de septembro 1498 (77-jaraĝa) en Avilo, Reĝlando Kastilio, ![]() |
Tombo | Avilo ![]() |
Lingvoj | hispana • latina |
Ŝtataneco | Reĝlando Kastilio ![]() |
Alma mater | Universitato de Salamanko ![]() |
Parencoj | Juan de Torquemada (frato de gepatro) ![]() |
Okupo | |
Okupo | inkvizitoro katolika sacerdoto politikisto ordenfrato ![]() |
Tomás de Torquemada O.P. (en Esperanto laŭ PIV nomebla Torkemado,[1] n. en Valadolido en 1420 - m. en Avilo, la 16-an de septembro 1498) estis hispana dominika monaĥo el la 15-a jarcento, unua Ĝenerala inkvizitoro[2] de Hispanio kaj konfesanto de Isabel la Katolika.

Li estis priskribita de la hispana kronikisto Sebastián de Olmedo kiel "La martelo por herezuloj, la lumo de Hispanio, la savanto de sia lando, la honoro de sia ordeno". Li estas konata pro la kampanjo kontraŭ la judoj kaj muzulmanoj el Hispanio kiuj sekrete praktikis sian religion dum ili publike sin montris kristanoj. Li estis unu el la ĉefaj subtenantoj de la forpelo de la judoj el Hispanio, okazinta en 1492. Koncernante al la kvanto da aŭtodafeoj dum la permanenta ofico de Torquemada kiel Ĝenerala Inkvizitoro, ekzistas ĝenerala interkonsento inter la akademiuloj ke proksimume 2 000 homoj estis bruligitaj pro procesigo per la Hispana Inkvizicio en tuta Hispanio - do kaj en la reĝlando Kastilio (kaj en la kronlando aŭ reĝlando Aragono - inter 1483 kaj 1530, tio estas 40 personoj por jaro. Dum la lastaj 15 jaroj de sia vivo aŭ la unuaj 15 jaroj de la hispana inkvizicio, de 1483 ĝis 1498, li estis prioro de la konvento Santa Cruz la Real ("sankta kruco la reĝa") en Segovio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Torkemado en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 1122. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2020 priskribas lin "simbolo de fanatikeco kaj krueleco".
- ↑ artikolo inkvizitoro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 430