Tom Hooper
| Tom Hooper | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de oktobro 1972 (53-jaraĝa) en Londono, Anglio, |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Universitata Kolegio Westminster School Highgate School (en) |
| Okupo | |
| Okupo | filmreĝisoro scenaristo televida reĝisoro filmproduktoro |
Thomas George "Tom" HOOPER (naskita la 1-an de oktobro 1972 en Londono, Anglio) estas brit-aŭstralia film- kaj televid- reĝisoro, kiu reĝisoris la filmojn The King's Speech, Les Misérables kaj The Danish Girl. Li gajnis Akademian Premion por Plej Bona Reĝisoro pro The King's Speech.
Hooper komence laboris en brita televido, kie li estis precipe konata pro reĝisorado de historiaj filmoj. En 2005, li reĝisoris la dupartan televidan filmon Elizabeth I kun Helen Mirren, pro kiu li gajnis la Premion Emmy por Plej Bona Reĝisoro de Televida Filmo. Elizabeth I, same kiel la miniserio John Adams - Freedom for America el 2008, ricevis multajn premiojn.
En 2010, la tria plenlonga filmo de Hooper, la historia epopeo The King's Speech, estis publikigita. La filmo ricevis pozitivajn recenzojn kaj gajnis multajn premiojn, inkluzive de la Premio de la Producers Guild of America kaj la Akademia Premio por Plej Bona Aktoro por Colin Firth. Hooper mem gajnis Oskaron pro reĝisorado de The King's Speech kaj estis nomumita por Ora Globo kaj Brita Akademia Filmpremio (BAFTA).[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 2011 | Oscars.org | Academy of Motion Picture Arts and Sciences (7 October 2014).

