Tom Jones (filmo)
Tom Jones | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Tom Jones |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1963 |
Ĝenro | komedia filmo, aventura filmo, filmo bazita sur romano, drama filmo, period drama film |
Kameraado | Walter Lassally |
Reĝisoro(j) | Tony Richardson |
Produktisto(j) | Tony Richardson • Michael Balcon • Michael Holden |
Scenaro | John Osborne |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | John Addison |
Rolantoj | Albert Finney • Susannah York • Hugh Griffith • Edith Evans • Diane Cilento • Joyce Redman • David Tomlinson • David Warner • Jack MacGowran • Julian Glover • Lynn Redgrave • Joan Greenwood • Angela Baddeley • Peter Bull • George A. Cooper • Mark Dignam • Rachel Kempson • Wilfrid Lawson • Freda Jackson • Jack Stewart • John Moffatt |
Produktinta firmao | Woodfall Film Productions |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film |
IMDb | |
Tom Jones estas brita historia komedia filmo de 1963, adaptaĵo de la klasika romano The History of Tom Jones, a Foundling de Henry Fielding de 1749. Ĝi estis reĝisorita de Tony Richardson laŭ scenaro verkita de John Osborne, kaj stelulas Albert Finney kiel titoliga rolulo. Krome aktoras ankaŭ Susannah York, Hugh Griffith, Edith Evans, Joan Greenwood, Diane Cilento, kaj David Warner en sia filmodebuto.
Ĝi iĝis ege sukcesa, ricevis plurajn premiojn, inter kiuj kvar Oskar-premiojn, kaj en 1999 la British Film Institute rangigis ĝin kiel la 51a plej granda brita filmo de la 20-a jarcento.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Tom Jones (Albert Finney), ekstergeedza filo de malriĉa virino, estas adoptita kaj edukita de la plej riĉa sinjoro de la komarko, nome Allworthy (George Devine). La juna Tom ĝuas en sia domego ĉirkaŭita de luksoj kaj virinoj. Iam Tom enamiĝas de sia najbarino, Sophie Western (Susannah York), sed Tom sentas sin markita kiel ekstergeedza filo, kaj vidas sin nekabla edziĝi al ŝi. Ankaŭ Sophie devas kaŝi sian reciprokan amon dum ŝiaj onklino kaj patro, Squire Western, klopodas por devigi ŝin edziniĝi al pli taŭga kandidato nome Mr. Blifil, filo de la fratino de la Squire Allworthy, nome Bridget.
Kiam Bridget neatendite mortas, Blifil interkaptas leteron kiu lia patrino sendis al lia onklo. sed post la funebro de sia patrino, Blifil kaj liaj du tutoroj, Mr. Thwackum kaj Mr. Square (kiu estis tutoro ankaŭ de Tom), kuniĝis por konvinki la squire ke Tom estas maliculo. Allworthy donas al Tom monheredon kaj sendas lin al la mondo serĉi sian fortunon.
Oni ŝtelas ĉion al Tom, sed li baldaŭ trovas sian supozitan patron, Mr. Partridge, kiu iĝas lia servisto. Tom savas Mrs. Waters/Fitzpatrick el brita soldato, sed ĉio rezultas en duelo kaj li estas poste enkarcerigita kaj preskaŭ pendumita pro murdo, antaŭ la malkovro ke la letero, kiun Bridget estis verkita al Squire Allworthy konfesis, ke ŝi estis la patrino de Tom. Oni malkovris ankaŭ, ke Tom ne estis mortiginta Mr. Fitzpatrick en la duelo. Oni atingas akurate la karceron por savi Tom el la pendumadon. Tom kaj Sophie povas geedziĝi kun ĉiesa beno.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Albert Finney: Tom Jones
- Susannah York: Sophie Western
- Hugh Griffith: Squire Western
- Edith Evans: Miss Western
- Joan Greenwood: Lady Bellaston
- Diane Cilento: Molly Seagrim
- George Devine: Squire Allworthy