Tom Lanoye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Lanoye
Persona informo
Naskonomo Tom Emiel Gerardine Aloïs Lanoye
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1958 (1958-08-27) (65-jaraĝa)
en Sankt-Nikolao
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • kolumnisto • aktoro • ludisto • kreinto • tradukistopublikigisto vd
Laborkampo literaturotradukoteatrodramo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tom Lanoye

Tom Emiel Gerardine Aloïs Lanoye (naskiĝis en Sint-Niklaas la 27-an de aŭgusto 1958) estas flandra verkisto. Li laboras en Antverpeno kaj en Kaburbo.

Lanoye komencis kiel poeto laŭ la stilo de John Cooper Clarke. Kune kun James Bordello li ekde 1981 prezentis siajn verkojn neanoncite en studentaj trinkejoj de la urbo Gento kaj fine de la sama jaro li prezentis sin en la Nokto de la poezio en Utreĥto. Kun la sama vervo li eldonis proprakoste kelkajn libretojn kaj li verkis polemikajn tekstojn por la gazetoj De Zwijger, Propria Cures kaj Humo.

En 1986 aperis lia rakontaro Een slagerszoon met een brilletje (Buĉista filo kun okulvitretoj). Tio kaŭzis lian renomon ĉe la granda publiko. Lia famo pligrandiĝis per pluaj opini-artikoloj en Humo, per lia adapto de War of the Roses de Shakespeare kaj per Monstertrilogie (Monstra trilogio), satiro pri lia amata Flandrio.

Lanoye iĝis la unua "urba poeto" de Antverpeno. Lia kompleta verkaro kiel urba poeto (poemoj, sed ankaŭ paroladoj) estis eldonita en aprilo 2005 sub la titolo Stadsgedichten (Urbaj poemoj).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1983 - De glazen klomp (poezio)
  • 1983 - Rozegeur en Maneschijn (eseoj)
  • 1984 - In de piste (poezio)
  • 1984 - Bagger (poezio)
  • 1985 - Een slagerszoon met een brilletje (rakontoj)
  • 1986 - Het cirkus van de slechte smaak (kritikoj)
  • 1988 - Alles moet weg (romano)
  • 1989 - Vroeger was ik beter (eseoj)
  • 1989 - De Canadese Muur (teatraĵo, kune kun Herman Brusselmans)
  • 1990 - Hanestaart (poezio)
  • 1991 - Kartonnen dozen (romano)
  • 1991 - Komieken (teatraĵo, laŭ Comedians de Trevor Griffiths)
  • 1992 - Doen! (eseoj)
  • 1993 - De schoonheid van een total loss (teatraĵo)
  • 1994 - Spek en bonen (rakontoj)
  • 1994 - Onweer in de tropen (teatraĵo)
  • 1994 - Maten en gewichten (kritikoj)
  • 1997 - Het goddelijk monster (romano)
  • 1997 - Ten oorlog (teatraĵo, kune kun Luk Perceval; ses eroj laŭ Wars of the Roses de Shakespeare. En Germanio ili estis prezentitaj sub la nomo Slachten!)
  • 1999 - Zwarte Tranen (romano, gajnis la premion Gouden Uil (Ora strigo) en 2000)
  • 2001 - Tekst & uitleg/Woorden met vleugels (kritikoj)
  • 2001 - Mamma Medea (teatraĵo, laŭ Eŭripido kaj Apolonio de Rodiso
  • 2002 - Niemands Land (poezio)
  • 2002 - Boze Tongen (romano, gajnis la premion Gouden Uil (Ora strigo) en 2003)
  • 2003 - Veldslag voor een man alleen (teatraĵo)
  • 2004 - De Jossen (teatraĵo)
  • 2005 - Stadsgedichten (poezio kaj prelegoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]