Tomas Frejarö

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tomas Frejarö
Tomas Frejarö en 2007
Tomas Frejarö en 2007
Persona informo
Naskiĝo 1975
en Eriksdal, Svedio
Lingvoj Esperanto
Nacieco sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantistopolitikisto
vdr

Tomas Frejarö (ĝis 2013 Tomas Q Nilsson, en Esperantujo konata ankaŭ kiel Tomio, naskiĝis en 1975)[1] estas sveda muzikanto, filozofo, poeto ktp. Li estas fonda membro de muzikgrupo La Perdita Generacio kaj verkinto de multaj de ĝiaj kantoj.

Li naskiĝis en Eriksdal, vilaĝeto ekster Skellefteå en norda Svedio. En 1993 li membriĝis en La Verda Partio de Svedio, ekde tiam estis mediaktivulo, kaj skribe kontribuis al la ideologia evoluado de la verdista movado. Li estis elektita en la komunuma parlamento de Skellefteå 1994-1998. Nilsson havas titolojn de la universitatoj en Uppsala, Dar es Salaam kaj Umeå. La ekzamenaĵo enhavas disertacieton pri la nobelpremio Wangari Maathai. Lasttempe Nilsson agadas en Hernusando.

Li fondis la muzikgrupojn Suckerfish (1992), Ahimsa (1993), Den förlorade generationen (1995), Tomas Tvivlaren (1996) kaj la progresivan esperantan muzikgrupon La Perdita Generacio (2003), en kiu li ludas gitaron kaj klarneton kaj kantas. Li estas fama kiel la ĉefa verkanto de multaj el la kantaĵoj de la grupo. Li estas prezidinto de la hernusanda grupo de JAK Membrobanko. Krome estis unu el la fondintoj kaj estraranoj de Hernusanda Esperantista Klubo, HEK. Inter 2007 kaj 2009 li estas ĝia prezidanto. Ekde 2008 Nilsson redaktas la kluban bultenon Aŭroro.

Li gajnis klubajn konkursojn en ŝako en Boliden (1990) kaj Österfärnebo (1997-1999) kaj en 2005 kaj 2007 estis la mondĉampiono en Bakio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pavinski, Rogener (2013). “10 jarojn de La Perdita Generacio”, Kontakto (256), p. 5–7. Alirita 2015-10-21..