Tomaso el Tolentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beata
Tomaso el Tolentino
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1260
en Tolentino
Morto 9-an de aprilo 1321 (1321-04-09)
en Thane
Mortis pro mortpuno vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Beatulo, martiro
Beatigo la 23-an de julio 1894 de Leono la 13-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomaso el Tolentino (Tolentino, ĉ. 1260 - Thane, 9-an de aprilo 1321), beatulo laŭ la katolika eklezio, estis mezepoka katolika pastro kaj franciskana frato, naskiĝinta en Italio kaj mortinta en Hindio kiel martiro dum sia misia vojaĝo al Ĉinio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tomaso naskiĝis en Umbrio (Italio), en la urbo de Tolentino, ĉirkaŭ en 1260.

Li estis ankoraŭ tre juna kiam li eniris la ordenon de la franciskanoj (Ordo fratrum minorum), ĉirkaŭ en 1275. Poste li iĝis ankaŭ pastro.

Baldaŭ li simpatiis kun la ideoj de Anĝelo Klareno kaj la grupo de la Spirituali, kiuj postulis ke la franciskanaj fratoj vivu en rigora malriĉeco. Tiu grupo tamen asertis ankaŭ aliajn ideojn, kiujn la Katolika Eklezio taksis herezaj, tiel ke Tomaso (kiel ankaŭ Anĝelo Klareno) estis arestita kaj restis en malliberejo ĝis 1289.

Poste li estis sendita en Malgrandan Armenion ĉe la reĝon Hetumon la 2-an, kiu sendis lin al la papo Nikolao la 4-a kaj al la reĝoj de Francio kaj Anglio, petante helpon kontraŭ la Mamelukoj.

Tomaso vojaĝis denove al Eŭropo en 1295 kaj en 1306 aŭ 1307. En 1320 li kun tri aliaj franciskanoj enŝipiĝis en Hormuzo, en la nuntempa Irano, kun la plano marveturi ĝis Ĉinio, sed ili devis halti en Hindio, en Thane (aŭ Thana) apud la nuna Mumbajo, kie familio de nestorianaj kristanoj gastigis ilin.

La islamana kadio de Thane alvokis la kvar fratojn, kiu alparolis lin pri la kristana kredo kaj kontraŭ la Islamo. Post pluraj debatoj kaj minacoj, ili estis mortigitaj en aprilo 1321 (Tomaso kaj du aliaj la 8an, la kvara la 11an).

Kulto[redakti | redakti fonton]

Tomaso kaj siaj kunuloj estis tuj honorataj kiel martiroj.

Post malmultaj jaroj Odoriko de Pordenone estis en Thane dum sia vojaĝo al Ĉinio kaj povis elpreni la restaĵojn de la kvar fratoj, kunportante ilin ĝis Ĉjuanĝoŭ. La kapon de Tomaso tamen li mem aŭ alia homo poste portis al Tolentino, la urbo kie Tomaso naskiĝis.

La 23-an de julio 1894 la papo Leono la 13-a konfirmis oficiale la kulton de Tomaso el Tolentino kiel beatulo.

Notoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]