Tomaszów Lubelski
Tomaszów Lubelski | |||||
Blazono | |||||
urba komunumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Tomaszowa Lubelskiego | ||||
Provinco | Lublinio | ||||
Distrikto | Distrikto Tomaszowski (Lubelski) | ||||
Komunumo | Komunumo Tomaszów Lubelski | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Fondita en | 1590 | ||||
Urborajtoj | 1621 | ||||
Koordinatoj | 50° 27′ N, 23° 25′ O (mapo)50.4523.416666666667Koordinatoj: 50° 27′ N, 23° 25′ O (mapo) | ||||
Areo | 13,33 km² | ||||
Loĝantaro | 20261 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 1 520 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 22-600 | ||||
Telefona antaŭkodo | 84 | ||||
Aŭtokodo | LTM | ||||
TERYT | 3060818011 | ||||
Estro | Ryszard Sobczuk | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Lwowska 57 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 22-600 | ||||
Telefono de estraro | 84 664-37-40 | ||||
Fakso de estraro | 84 664-22-43 | ||||
Poŝto de estraro | umtomaszow@tomaszow-lubelski.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Ukrainio) Kiwerci | ||||
Komunuma retejo | http://www.tomaszow-lubelski.pl | ||||
Tomaszów Lubelski estas urbo en la provinco Lublinio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la distrikto Tomaszów (Lublinio). Fine de 2019 en la urbo loĝis 19 035 personoj. Tradicie de dekkelkaj jaroj en la trian dimanĉon okazas solenaĵoj kun rekonstruo de la bataloj apud Tomaszów dum la dua mondmilito.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ urbiĝo en 1621, agnoskita de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, vivis ĉ. 400 familioj. Ĉirkaŭ 1630 estis preskaŭ 4 mil loĝantoj kaj kelkaj gildoj. Fine de la 17-a jarcento judoj konsistis ĉ. 50% de loĝantaro. Ili ĉefe okupiĝis pri komerco. En la dua duono de la 18-a jarcento, rezulte de la dispartigoj de Pollando, Tomaszów ektroviĝis en la aŭstra aneksaĵo. En la jaroj 1794–1830 ekzistis tie konata produktejo de fajencoj. Dum Napoleonaj Militoj ektroviĝis en Varsovia Duklando, post Viena kongreso – en Kongresa Pollando. Tiam sub la rusa anekso.
En la 19-a jarcento dum la novembra ribelo kontraŭ la Rusa Imperio formiĝis volontula regimento, kaj dum la januara ribelo estis sidejo de lokaj regopovoj de la insurekcio.
La 20-an de januaro 1863 poloj okupis la strategie gravan urbon. Kvar tagojn poste eniris rusa taĉmento de kolonelo Emanov, kaj la 5-an de februro 1863 masakris la loĝantojn. La 19-an de februaro estis elterigo. La komisiono konstatis morton de 23 personoj, pafmortigitaj, tranĉitj per sabroj, pikitaj per bajonetoj, kelkiuj havis detranĉitajn fingrojn dum rabado de fingroringoj fare de kozakoj. Inter ili estis d-ro Żelkowski, kies korpon la mortigistoj ĵetis al flamanta domo kaj judino, mortinta pro vundoj.
En 1867 Tomaszów iĝis sidejo de distriktaj regopovoj kaj nombris apenaŭ 3614 homoj. En 1890 loĝis jam 7277 personoj.
En la 19-a jarcento ĉi tie estis garnizono de limgardantoj, nombranta fine de la jarcento 400 homoj kaj 300 ĉevaloj.
Dum la germana invado en Pollandon la 20-an de septembro 1939 la tritaga batalo de Tomaszów Lubelski finiĝis - armeoj "Kraków" kaj "Lublin" kapitulacis. Dum la germana okupado de Pollando preskaŭ duono de la loĝantoj estis murdita.