Tombejo malnova de Buttstädt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova tombejo de Buttstädt

Parto de la arkadoj surtombejaj.

Parto de la arkadoj surtombejaj.
ŝtato Germanio
urbo Buttstädt
koordinatoj 51° 7′ 7″ N, 11° 25′ 10″ O (mapo)51.1187411.41938Koordinatoj: 51° 7′ 7″ N, 11° 25′ 10″ O (mapo)
Tombejo malnova de Buttstädt (Turingio)
Tombejo malnova de Buttstädt (Turingio)
DEC
Malnova tombejo de Buttstädt sur la mapo de Turingio
Map
Malnova tombejo de Buttstädt
dato de fondo 1591
retejo http://www.alter-friedhof-buttstaedt.de/
vdr

La Malnova tombejo de Buttstädt (germane: Historischer Friedhof) estas unu el la malmultaj konserviĝintaj renesancaj tombejoj en Meza Germanio. Ĝi starigitis en 1591 en Buttstädt kaj funkciis ĝis 1861.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La de arkadoj ĉirkaŭita tombejo nombriĝas al la t.n. Camposanto-tombejoj, kiuj aranĝitis multloke ekde la 15-a jarcento laŭ itala modelo. Hodiaŭ tiaj ankoraŭ belaspektaj tombejoj de Germanlingvio troviĝas ankoraŭ en Halle (Saale), Eisleben kaj Salcburgo (Sebastiano-tombejo).

Mallonge estas la vojo disde la bazarplaco kun la malfrugotika Kirko Sankta Mikaelo al la Malnova tombejo: paŝon post paŝo senteblas de la marŝanto diversaj gravaj kulturhistoriaj etapoj. La tombejo troviĝas ekster la urbocentro kaj atestas tiel la post la Reformacio praktikata metodo: nuligi tombejojn ĉirkaŭ preĝejojn kaj transloki ilin eksteren (i.a. pro spacomanko kaj higienaj kialoj).

Samtempe la fortiĝanta burĝaro utiligis tiun ĉi eblecon por prezenti sin. En Buttstädt oni decidis unuigi la novan tombejon al la Komunumo de Sankta Johano. En 1591 pligrandiĝis la tereno kaj oni komencis la konstruon de la arkadaj haloj. Ankoraŭ hodiaŭ la dato 1592 legeblas sur la ĉefa pordego. La tuta komplekso forbrulis dum al incendio de 1684 kaj poste nur kelkaj elementoj (ekz. la sabloŝtonaj arkadokolonoj) reŭzitis. La turo de la Johano-kirko markas la situon de la tombejo malantaŭ la muroj de Buttstädt. La du kolonaj padoj kiuj limigas la tombejon de nordo al oriento kovras kelkajn el la plej belaj tomboj el ĉiuj epokoj. Sur la tomba kampo mem, kiu etendiĝas iomete dekliven al sudoriento, nur malmulto de la tomboj konserviĝis ĝis nun.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Der Alte Friedhof von Buttstädt: Ein Thüringer Camposanto, HrSg. Thüringisches Landesamt für Denkmalpflege, Verlag Klaus-Jürgen Kamprad, Altenburg, 2003, ISBN 3-910166-95-4
  • Nils-Christian Engel Der Alte Friedhof von Buttstädt, ISBN 3-938819-00-6
  • Barbara Happe Der Camposanto in Buttstädt – ein seltener Zeuge frühneuzeitlicher Sepulkralkunst in Thüringen. In: Die Auslese, März 1992, S. 1–18

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]