Tombejo malnova de Jena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La packirko ene de la tombejo
Plano tombeja

La Johana tombejo de Jena (germane: Johannisfriedhof) estas historia tombejo en Jena, Germanio, Philosophenweg. Meze de ĝi estas la protestantisma Packirko (germane: Friedenskirche).

Historio de la tombejo[redakti | redakti fonton]

La Malnova tombejo (aŭ: Johana tombejo) iam estis la vilaĝa tombejo de Leutra, kiu jam ĉe la komenco de la 9-a jc menciitis. Memstareco de tiu ĉi vilaĝo jam perdiĝis en la Mezepoko. La tombejo mem menciitis unuafoje en 1307 kaj estis tiam ĉe la preĝejo kiu estas nuntempe romkatolika. Post stratokonstruo la tombejo separitis de la preĝejo kaj kelkaj tomboj ankaŭ alienmetitis. Kiel resto de mezepoka, al la Johanokirko kondukinta stacia vojo konservitis duobla stacia tabulo kun la jarindiko de 1484.

Sur la tombejo multaj personuloj de Jena entombigitis. Pluraj tomboŝtonoj estas en niĉoj ĉe la eksteraj muroj de la tombejo. Jen kelkaj nomoj de mortintoj kiuj trovis la lastan kvieton tie ĉi: la skermisto Kreußler, la librovendejistoj Frommann, s-ro Knebel (amiko de Goeto), la teologo Griesbach, la kemiisto Doebereiner, la eklezihistoriisto Hase, la scienculo Carl Zeiß.

La kirko[redakti | redakti fonton]

Meze de la tombejo staris la Packirko. Ĝi konstruitis en 1686 sub la gvidado de la vajmara ĉefarkistekto Johann Mützels kaj konsekritis en 1693 kiel Kirko Sanktaj Johano kaj Georgo. Ĝia estiĝo estas en intima konekto kun la mallonge ekzistinta malgranda Duklando Saksio-Jena (1672-90), kiam multaj aĵoj konstruitis ĝenerale. Inter 1743-1945 la preĝejo servis kiel garnizona kirko. Post 1945 ĝi alinomitis Packirko. La modesta baroka konstruaĵo havas unualan navon, al kiu aliĝas interesa ĥorejo kun barelvolbo kaj okangula turo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]