Tombo de la Nekonata Soldato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al la Landsoldaten ("Soldato de infanterio") en Danio

La Tombo de la Nekonata Soldato estas la nomo kiun ricevas la starigitaj monumentoj (cenotafoj) de la nacioj por honorigi la soldatojn mortintajn en militoj kiuj ne povis esti identigitaj. Kelkfoje ĝi estas simbola tombo memore al ĉiuj loĝantoj de iu lando kiuj forpasis en determinita konflikto sen konata identeco, kvankam multaj el tiuj ĉi monumentoj enhavas la restaĵojn de soldatoj forpasintaj en tiuj ĉi okazintaĵoj.

La unua el ĉispecaj monumentoj estas la Landsoldaten ("Soldato de Infanterio") (1849), de la Unua Milito de Schleswig, en Fredericia, Danio. Alia antikva memorigaĵo estis starigata pro la Usona Enlanda Milito en 1866.

La moderna tradicio de tiu ĉi praktiko starigi tiajn monumentojn komenciĝis en Britio kiam, finiĝinta la Unua Mondmilito, estis la unua lando kiu enterigis nekonatan batalanton nome de ĉiuj armeoj de la Brita Imperio, en la Abatejo Westminster en 1920, kio igis aliajn landojn sekvi ĉi tiun ekzemplon. Unu el la plej famaj tomboj troviĝas en Francio, sub la Triumfa Arko de Parizo, kiu estis kreita en 1921 kiel omaĝo al la neidentigitaj mortintoj de la Unua Mondmilito.

Tiuj ĉi tomboj ankaŭ konstruiĝis omaĝe al tiuj ĉi falintoj en postaj militoj. Tamen, malgraŭ la novaj starigadoj de tiaj tomboj-monumentoj fine de la 20-a jarcento (kiel en Irako 1982), eble ili ne plu enhavos la mortintojn estontece ĉar pere de la DNA-ekzamenoj identigeblas la viktimojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]