Tombofosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tombofosto (memorfosto hungare kopjafa laŭvorte lancoligno) estas tombeja ligna signo de la hungaraj reformataj kaj evangelikaj tombejoj. Ĝi estas ofte farita el kverkorobinio kun longo de 80–300 cm kaj formas diversforman foston. La fosto neniam estas krucforma, sed plej ofte havas kapoparton, ŝultron, trunkon ktp. (la hungara nomo signifas laŭvorte kapoligno). La triono de la longo venas en la grundon ĉe kapo de la mortinto, ofte ĉefine bruligite aŭ preparite per gudro por malhelpi la putriĝon. Oni ĉizis en tiun la nomon de la mortinto. Oni ofte ornamis kaj kolorigis illin. Ĉiu regiono havis la propran tombofoston. La plej konataj estas la tombofostoj de Transilvanio kaj la hungara granda Ebenaĵo. Plej fama en Hungario estas la boatosimilaj tombofostoj de Szatmárcseke.

Tipoj estas en hungara lingvoareo:

  • arbotrunka: ĉefe antaŭe prilaborita
  • kolona: ĉiuflanke skulptita, plej ofte kvadratforma
    • lanca: svelta fosto (ĉe la turkaj tonmbejoj oni signis per lanco)
    • homsimilaj, kapohavaj, turbanaj kaj simile ornamitaj
  • tabula: elsegita lignotabulo, ofte alnajlita je fosto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.