Tomelloso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Tomelloso
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13700
Retpaĝaro www.tomelloso.es
Politiko
Urbestro Carlos Manuel Cotillas López (PP)
Demografio
Loĝantaro 38,641  (2010)
Loĝdenso 159,79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 9′ N, 3° 1′ U (mapo)39.157777777778-3.0208333333333Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 9′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 662 m [+]
Areo 241,83 km² (24 183 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Tomelloso (Tero)
Tomelloso (Tero)
DEC
Tomelloso
Tomelloso
Situo de Tomelloso
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tomelloso [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Tomelloso [Tomelloso] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la geografia centro de Manĉo, la plej loĝata urbo de la areo kaj la oka plej loĝata de la regiono Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas tomelloseros. La censita populacio en 2010 estis de 38.641 loĝantoj kaj la denseco estas de 159,79 loĝ/km².

Situo

Tomelloso estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 662 m; je 95 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 241.83 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°09′28″N 3°01′15″Ok.

Ĝi limas norde kun Pedro Muñoz kaj Arenales de San Gregorio, oriente kun Socuéllamos, sude kun Argamasilla de Alba kaj Alhambra (Kamparo de Montiel) kaj okcidente, kun Campo de Criptana kaj Alcázar de San Juan.

Ekonomio

Agrikulturo (vitoj, cerealoj kaj olivarbaroj) kaj brutobredado. Ĝi estas granda industria areo ĉefe pro vinindustrio. Helpas du aŭtoŝoseoj.

Historio

Vidindaĵoj

Posada de los Portales
Kurva tegmento de la Muzeo de Ĉaro
  • Gastejo Posada de los Portales aŭ de la Arkaroj, konstruita en la dua duono de la 17a jarcento kiel gastejo por veturantoj kaj komercistoj, nune uzata de la municipo kiel kulturdomo.
  • Urbodomo konstruita en 1904.
  • Preĝejo Asunción (Virgulina ĉieliro), el la 16a jarcento kun baroka reformo de la 17a jarcento.
  • Muzeo de la pentristo Antonio López Torres, onklo siavice de la pentristo Antonio López García, ambaŭ naskiĝintaj en Tomelloso.
  • Kavoj elfositaj kiel vinkeloj (ĉirkaŭ 4,000) kun "spiriloj" videblaj ĉe la trotuaroj de la urbo. Kelkaj viziteblaj, kun tradicia ilaro por produktado de vino.
  • Muzeo de Ĉaro, ankaŭ kun tradicia ilaro por agrikulturo.
  • Bombos, nome tipaj paŝtistaj konstruaĵoj el amasigitaj ŝtonoj sen cemento ia kun volbo.

Gravuloj

Eksteraj ligiloj

Notoj


Vidu ankaŭ