Tomiris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Tomiris mergas la kapon de la kadavro de la reĝo Ciro la Granda en ujo kun sango" de Alexander Zick

Tomiris (6-a jarcento a.K.), reĝino de la masagetoj, skita popolo formita el konfederacio de triboj el Centra Azio, oriente de la Kaspia Maro, en partoj de la nunaj modernaj ŝtatoj Turkmenio, Afganio, okcidente de Uzbekio, kaj sude de Kazaĥio.

Laŭ la greka historiisto Herodoto, la persa reĝo Ciro la Granda volis geedziĝi kun ŝi, sed estinte malakceptita de ŝi, li decidis invadi ŝian landon. Post la unua batalo, la armeo de la masagetoj ebriiĝis unu nokton kaj la persoj tion profitis por malliberigi la filon de la reĝino Espargapises kaj grandan nombron da trupoj. Por venĝi tion ĉi kaj la memmortigon de Espargapises, Tomiris venkis la reĝon de la persoj kaj ĉar Ciru mortis en la batalo ŝi plenigis felsakon da sango, kaj mergiĝinte en la interno la kapo de la reĝo, ŝi ekkriis: «Nun, laŭ mia minaco, mi satigos vin je sango!» (Hdt 1.214). Tiu fama okazintaĵo iĝis temo por Rubens en pentraĵo konservita en la Belarta Muzeo de Bostono.

Verŝajne ŝi fondis urbon ĉe la marbordo de Rumanio, kiu portis ŝian nomon TomisTomi, la nuna Konstanco, kie estis ekzilita la poeto Ovidio. La nomo Tomiris en la klasika literaturo iĝis simbolo de militista ino kune al aliaj historiaj inoj: Zenobia, Hipsikratea kaj Kamila. Historia komedio de la Hispana ora epoko estas dediĉita al ŝi: «La venko de Tomiris».