Tomsko
Tomsk (ruse Томск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Tomska provinco. La urbo situas en Okcidenta Siberio ĉe la rivero Tomjo (Томь), en 60 km de ĝia enenfluo en riveron Obj (Обь), kaj sur bordoj de rivero Uŝajka (Ушайка) (enenfluaĵo de rivero Tomj).
- Koordinatoj: 56° 30′ N 84° 58′ O / 56.500 °N, 84.967 °O (mapo)Koordinatoj: 56° 30′ N 84° 58′ O / 56.500 °N, 84.967 °O (mapo)
En jaro 1959 la urbo havis 249 mil loĝantojn.
En jaro 2005 la urbo havis 512,6 mil loĝantojn kaj ĝi estis la 34-a plej granda urbo de Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 69401.
La urbo estis fondita en jaro 1604.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1782.
La interurba telefona kodo estas 3822, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj (en jaro 2005).
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
- Tomskij ostrog (Томский острог).
Klimato
La klimato estas severa, kontinenta. Mezuma temperaturo estas −1,3 °C. La plej malalta temperaturo estis registrita en januaro 1969: −55 °C.
Edukado
Tomska Ŝtata Universitato, fondita en 1878, iĝis la unua en Siberio. Ekde tiam aperis ankaŭ aliaj superaj lernejoj. En 2003 pli ol 83 mil tomskanoj estis studentoj, do ĉirkaŭ kvinono de urbanoj.
Ligna arkitekturo
En Tomsk konserviĝis multaj specimenoj de ligna arkitekturo. Bedaŭrinde, la lignaj konstruaĵoj de jaro al jaro iĝas malpli multaj.
Sporto
Tomsko havas bonan tradicion en volejbalo, basketbalo, ŝakoj. En la jaro 2005 la loka piedpilka teamo "Tom" (Томь) eniris la superan ligon de la rusia ĉampionato.
Esperanto en Tomsk
La nun funkcianta Tomska Esperanto-Klubo estis fondita en Tomsk la 19an de majo 1979. La unua prezidanto estis Aleksandro Shlafer. La nuna prezidanto, Aleksej Birjulin, estis unu el la 19 fondintoj de la klubo.
Ligiloj
greke Oficiala paĝo de la urbestraro
greke Fotoj de la 400-jariĝo de la urbo
greke Ligna arkitekturo en Tomsk
greke Tomsk City Site