Tonga Fosego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonga Fosego
La Tonga Fosego konstituas la nordan duonon de la Tonga-Kermadeka Subdukcisistemo, kiu etendiĝas 2 550 km inter Nov-Zelando kaj Tongo.[1]
La Tonga Fosego konstituas la nordan duonon de la Tonga-Kermadeka Subdukcisistemo, kiu etendiĝas 2 550 km inter Nov-Zelando kaj Tongo.[1]
La Tonga Fosego konstituas la nordan duonon de la Tonga-Kermadeka Subdukcisistemo, kiu etendiĝas 2 550 km inter Nov-Zelando kaj Tongo.[1]
profunda submara fosego [+]

Supermara alteco10 817 m sub la marnivelo [+]
Koordinatoj22° 56′ 41″ S, 174° 43′ 59″ U (mapo)-22.944722222222-174.73305555556Koordinatoj: 22° 56′ 41″ S, 174° 43′ 59″ U (mapo) [+]
Plej malalta punktoHorizon Deep [+]

Longo1 250 km (777 mi)

Tonga Fosego (Pacifika oceano)
Tonga Fosego (Pacifika oceano)
DEC
Tonga Fosego
Tonga Fosego
Vikimedia Komunejo:  Tonga Trench [+]
vdr

La Tonga Fosego estas oceana profunda submara fosego en sudokcidento de Pacifika Oceano. Ĝi estas la plej profunda fosego en la Suda Hemisfero kaj la dua plej profunda en la Tero. La plej rapida plato-tektonika rapideco sur la Tero estas okazanta en tiu loko, ĉar la Pacifika plato estas subdukciita okcidenten en la fosegon.

La plej malalta registrita profundeco estas en Horizon-profundo de 10 800 ± 10 m. Ĝi estis nomita laŭ la esplorŝipo Horizon de la Scripps Institution of Oceanography, kies ŝipanaro trovis la profundon en Decembro 1952.[2]

Kiel unu el la plej profundaj hadopelagaj fosegoj, la sedimentos de Horizon Deep estas hejmo de komunumo de nematodoj. Studo de 2016 trovis, ke la abundo de individuoj en tiu komunumo estas sesfoje pli granda ol tiu de loko ĉe la bordo de fosego (ĉ. 6 250 m) apud la profundo kaj ke la diferenco en biomaso inter tiuj du lokoj estas eĉ pli granda. Specidiverseco, aliflanke, estas dufoje pli granda sur la deklivo de la fosego, probable pro malgranda nombro de oportunemaj specioj en la fosego.[3]

Koordinatoj: 22° 56′ 41″ S 174° 43′ 59″ U / 22.94472 °S, 174.73306 °U / -22.94472; -174.73306 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith & Price 2006, p. 316
  2. "GEBCO Gazetteer of Undersea Feature Names". GEBCO. 26a de Aprilo 2015. Alirita la 11-an de Januaro 2022.
  3. Leduc et al. 2016, Abstract

Fonto[redakti | redakti fonton]