Tonga nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tonga megapodo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tonga nestamasulo
Tonga nestamasulo
Tonga nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Megapodius
Specio: M. pritchardii
Megapodius pritchardii
(Gray, 1864)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tonga nestamasuloTonga megapodo (Megapodius pritchardii) estas specio de birdo en la megapoda familio Megapodedoj, nune endemia de Tongo. La specio estas konata ankaŭ kiel Polinezia megapodo, kaj kiel Niuafoa megapodo laŭ la insulo Niuafoo kie la specio estis limigita dum multaj jaroj. La specifa epiteto honoras la britan konsulon William Thomas Pritchard.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri birdo kun flava mallonga kokeca beko iom subenkurba pinte, malhela plumaro iom pli hela en punkteca nuko kaj blankaj vosto kaj subvosto, kolo kaj brusto pli malhelgriza kaj dorso kaj flugiloj pli malhelbrunaj; subo de flugiloj estas blankaj. La kruroj estas flavaj kaj tre fortikaj kun fortaj ungegoj. En vizaĝo estas nuda senpluma vizaĝa areo ruĝeca. La junuloj estas malhelbrunaj ĉefe en supraj partoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Tonga nestamasulo estas la nura restanta specio de megapodo en Tongo el kvar aŭ kvin specioj kiuj estis en la insuloj en antaŭhoma epoko (kiel montras la registro de fosilioj), kaj ja la nura specio de megapodo kiu survivas en Polinezio.[1] Similaj formortoj okazis en Fiĝioj kaj Novkaledonio, kiuj ŝajne havis tri speciojn en prahistorio. Tiu specio mem iam havis pli ampleksan distribuadon, loĝante tra plej el Tonga, Samoo kaj Niuo.[2] La tialo de ĉiuj tiuj formortoj kaj malpliiĝoj estis la alveno de homoj al la insuloj, kaj la asocia predado de plenkreskuloj kaj partikulare de ovoj, same kiel predado fare de enmetitaj specioj.

Ĉe Niuafoo la malgranda homa populacio kaj la malproksimeco de ties habitato probable savis la specion. La nura megapodo kiu survivis la homan alvenon en Okcidenta Polinezio, "the megapode nesting grounds were carefully controlled by the ruling chief, thus assuring the continued survival of this population" (la megapodaj nestejoj estis zorge kontrolitaj de la reganta estro, tiele sekurante la kontinuan survivadon de tiu populacio)[3]

Ties natura habitato estas arbaroj de tropikaj malsekaj malaltaj teroj. En Niuafoo ĝi estas plej komuna en la centra kaldero. La Tonga nestamasulo, kiel ĉiuj megapodoj, ne kovas siajn ovojn side sur ili; anstataŭe la specio enterigas ilin en varmaj vulkanaj sabloj kaj grundoj kaj lasas ilin disvolviĝi. Ĉe insuloj en iamaj partoj de ties teritorio senvulkanaj ĝi supozeble kreis amasojn de putriĝinta vegetaĵaro kaj lasis la ovojn tien.[1] La junaj birdoj kapablas ekflugi tuj post eloviĝo.[4]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La Tonga nestamasulo estas minacata ĉefe de samaj faktoroj kiuj kaŭzis sian malpliiĝon en la resto de Polinezio. Ties ovoj estas ankoraŭ kolektitaj de lokanoj spite teorian registaran protektadon, kaj same okazas ankoraŭ ankaŭ ioma ĉasado. La specio ŝajne ĝuas iome protektadon pro malfacilo atingi ties habitaton.[4] Pro vundeblo de ununura populacio oni faris klopodon translokigi ovojn de tiu specio al novaj insuloj, Late kaj Fonualei. La translokigo estis sukcesa ĉe Fonualei kaj nun ĉirkaŭkalkule 350–500 birdoj reproduktiĝas tie, sed studoj pri Late sekve trovis, ke la translokigo tien malsukcesis.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Steadman D, (2006). Extinction and Biogeography in Tropical Pacific Birds, University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77142-7 pp. 291–292
  2. Steadman, David W.; Worthy, Trevor H.; Anderson, Atholl J.; & Walter, Richard (2000). “New species and records of birds from prehistoric sites on Niue, southwest Pacific”, Wilson Bulletin 112 (2), p. 165–186. doi:[[doi:10.1676%2F0043-5643%282000%29112%5B0165%3ANSAROB%5D2.0.CO%3B2|10.1676/0043-5643(2000)112[0165:NSAROB]2.0.CO;2]]. 
  3. Kirch, Patrick Vinton; Roger C. Green. (2001) Hawaiki, Ancestral Polynesia. Cambridge UK: Cambridge University Press, p. 117. ISBN 0 521 78879 X.
  4. 4,0 4,1 Weir, D (1973). “Status and habits of Megapodius pritchardii”, Wilson Bulletin 85 (1), p. 79–82. 
  5. Birdlife International (2004) "Megapode survey too late Arkivigite je 2012-10-09 per la retarkivo Wayback Machine" Elŝutita la 29an de Julio 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]