Tongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pule'anga Fakatu'i 'o Tonga
Kingdom of Tonga
Tongo
Tonga Reĝlando

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ko e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nukualofo
Oficiala(j) lingvo(j) Tonga lingvo de Tongo, angla lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj, protestantoj
Areo
 % de akvo
748 km²
4 %
Loĝantaro 105 323
Loĝdenso -- loĝ./km²
Horzono UTC+13:00
Interreta domajno .to
Landokodo TON
Telefona kodo +676
Plej alta punkto nekonata valoro
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Ŝtatestro Tupou VI
Nacia tago 4-a de junio
Sendependiĝo la 4a de junio 1970, de Britio
Ekonomio
Valuto Tonga paangao (TOP)
v  d  r
Information icon.svg

Tongo estas Polinezia regno, en Pacifiko, oriente de Fiĝioj, kiu konsistas el 177 insuloj (39 loĝataj), dividitaj en tri ĉefajn arkipelagojn. Antaŭe nomata la Amikaj insuloj (Friendly Islands), Tongo nuntempe estas sendependareĝlando en la brita Komunumo de Nacioj.

Kun centro je 20° de suda latitudo kaj 179° de okcidenta longitudo, Tongo havas subtropikan, varman kaj humidan klimaton; la precipitaĵo atingas 2 000 mm ĉiujare. La insuloj Tongo havas amplekson de 747 km² kaj la ĉefurbo estas Nukualofo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas la opinio de arkeologiistoj, ke la unuaj setlantoj venis al Tongo el la insuloj Santa Cruz dum popolmigrado komenciĝanta ĉirkaŭ 3000 a.K. el Sudorienta Azio tra Mikronezio. En Tongo la ĝis nun plej malnovaj trovaĵoj de tiu Lapita kulturo estis malkovritaj en formo de karakterizaj keramikaĵoj, datitaj je 800 ĝis 750 a.K. La homoj de tiu kulturo vivis, navigis, komercis, kaj militis inter la insuloj de la nuntempaj Samoo, Fiĝioj, kaj Tongo dum mil jaroj, antaŭ ol plua migrado komenciĝis, al Markizoj kaj Tahitio kaj sekve al aliaj insuloj de suda Pacifiko. Sur tiu bazo antropologiistoj nomas tiun regionon la lulilo de polinezia kulturo.

En la 12-a jarcento tonganoj kaj ilia ĉefulo, la Tu'i Tonga, estis konataj en tuta Pacifiko de Niue ĝis Tikopia. Kelkaj historiistoj parolas pri "tonga imperio", sed la tiama situacio estas pli bone priskibita kiel reto de marnavigantoj, ĉefuloj kaj aventurantoj. En la 15-a jarcento kaj sekve en la 17-a jarcento tribaj malpacoj pli kaj pli multe okazis inter la ĉefuloj. Je tiu tempo venis la unuaj kontaktoj kun eŭropanoj: en 1616 la nederlandaj esploristoj Willem Schouten kaj Jacob Le Maire, kiuj renkontis tonganon proksime al Niuatoputapu; en 1643 Abel Tasman, kiu komercis iomete kun la tonganoj; kaj en 1773-1777 tri vizitoj de James Cook. La unuaj kristanaj misiistoj alvenis ĉirkaŭ 1800.

La tribaj malpacoj finiĝis per la unuigo de Tongo de 1799 ĝis 1852 sub Siaosi Taufa'ahau TUPOU (post baptismo George TUPOU la 1-a). De lia edzino devenas nova reĝa linio Tu'i Kanakopulu. En 1875, per helpo de misiistino Shirley BAKER, Tongo fariĝis konstitucia monarkio. La 18-an de majo 1900 per traktato de amikeco Tongo fariĝis protektorato de Britio. Ĝi sendependiĝis la 4-an de junio 1970.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Tonga en la tongana lingvo signifas "amikeco".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Tongo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]