Toni Morrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toni Morrison

Toni MORRISON (origine Chloe Anthony WOFFORD; naskiĝis la 18-an de februaro 1931 en Lorain, Ohio) estas usona verkistino.

La verkaro de Toni Morrison konsistas ĉefe el romanoj temantaj i.a. pri la rasaj problemoj en la patrujo de la aŭtorino. Gajninte la Premion Pulitzer (1988) kaj la Premion Nobel de Literaturo (1993) ŝi intertempe apartenas al la plej gravaj reprezentantoj de la afrik-amerika literaturo.

Verkoj

  • The Bluest Eye (romano, 1970)
  • Sula (romano, 1973)
  • Song of Solomon (romano, 1977)
  • Tar Baby (romano, 1981)
  • Beloved (romano, 1987)
  • Jazz (romano, 1992)
  • Playing in the Dark : Whiteness and the Literary Imagination (eseoj, 1992)
  • Paradise (romano, 1998)