Tonndorf (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tonndorf
Blazono
Tonndorf in AP.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Weimarer Land
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Kranichfeld
Urborajtoj
Koordinatoj 50°53′21″N 11°12′14″O  /  50.88917°N, 11.20389°O / 50.88917; 11.20389 (Tonndorf (Turingio))Koordinatoj: 50°53′21″N 11°12′14″O  /  50.88917°N, 11.20389°O / 50.88917; 11.20389 (Tonndorf (Turingio))
Alto super la marnivelo 318 m
Areo 10,12 km²
Loĝantaro 644 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036450
Poŝtkodo 99438
Aŭtomobila kodo AP
Oficiala Municipokodo 16071087
Subdivido 6 setlejoj (Orte) de Verwaltungsgemeinschaft Kranichfeld
Komunumestro Fred Menge
Adreso de la administrejo Schenkenstr. 150
99438 Tonndorf
Oficiala retejo http://www.gemeinde-tonndorf.de
v  d  r
Information icon.svg

Tonndorf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 644 loĝantojn. Kiel jam indikas la distrikta nomo, la historia urbo Vajmaro proksimas. La teritorio estas parto de la komunumaro Kranichfeld, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tonndorf situas en la valo de la rojo Tonndorfbach je ĉ. 2 kilometrojn sudeoste de Nauendorf, iomete malĉe la landa ŝoseo L 1052 inter Erfurto kaj Kranichfeld. Disde la vilaĝokerno kondukas distrikta strato al Bad Berka-Tiefengruben oriente kaj al la idilieca baraĵlago de Hohenfelden.

Kirko protestantisma
Kastelo Tonndorf
Tiefengruben

]]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tonndorf unue endokumente menciitis en la jaro 706-a kiel Tunecdorf kiu etimologie signifas kabaneton enteran. Ekde 1248 regado en Tonndorf estis pri feŭdo de la Episkopujo Majenco kiu donitis al la grafoj de Weimar-Orlamünde.

Mezepoke Tonndorf estis meze de diversaj regadsidejoj, poste administrejo en la teritorio de la urbo Erfurto. La teritorion en la vilaĝon posedis multaj monakejoj erfurtaj: de ĉe Preĝejo Sankta Petro (Erfurto), Preĝejo Sankta Kruco (Erfurto), Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto, Preĝejo Sankta Severo (Erfurto), Preĝejo Sankta Spirito (Erfurto). Parton posedis ankaŭ monakoj el Bad Berka. Danke al la posedado de erfurtaj burĝoj kaj al la komerco erfurta-bohemia (kiu ankaŭ tuŝis Tonndorf per la komercvojo inter Erfurto kaj Saalfeld) la vilaĝo jam frue aspektis eturba kaj iĝis ŝatata paŭzfarejo. Jam en 1563 menciitas gastejo tiea.

Mezgrandaj kaj etaj kamparanoj faris agrikulturon kio ja metie ĉefis envilaĝe. En 1597 ekzistis kvar liberaj bienoj. La Supra muelejo (maltmuelejo) kaj la Malsupra muelejo, kies akvoradojn movis la rojo Tonndorfbach, funkciis jam en la 16-a jarcento. Pro al la trafikfavora situo Tonndorf detruitis profunde dum la Tridekjara milito. En la jaroj 1756 kaj 1762 brulkonsumiĝis 51 respektive 31 domoj. En la jarcentoj 18-a kaj 19-a potfarado kaj linteksado plej gravis, al kio venis en la 19-a jarcento ankoraŭ la korboplektado. Ekonomie gravis ankaŭ la ŝtonrompejoj. Ĉe la vojo al Kranichfeld funkciis en la 19-a jc. brikfarejo.

En la jaro 1802-a Tonndorf iĝis parto de Prusio kaj inter la jaroj 1807 kaj 1813 de la franca Princlando Erfurto. Post la Viena kongreso la vilaĝo kun la administradujo Amt Tonndorf ekapartenis la Saksio-Vajmaro-Eisenach[1], al kies Distrikto Vajmaro ĝi parter-is ekde 1850.

Jam antaŭ la Dua mondmilito estis apud Tonndorf en la direkto de Tiefengruben filio de la koncentrejo Buchenwald, kie nombro de inter 30 kaj 100 punlaboristoj konstruis akvokondukilon por la internigejo nazia. Ĝis nun mankas deca memorigilo prie.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jen la objektoj kiuj estas monumentprotektitaĵoj:

  • Preĝego Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Tonndorf)
  • Ponto ĉe muelejfoso
  • loĝejo, Breitenstraße 101
  • bieno, Breitenstraße 123
  • bieno, Brauhausstraße 9
  • bieno, Brauhausstraße 14
  • bieno, Brauhausstraße 16
  • bieno, Brauhausstraße 18
  • pavilono, Im Weidenbach
  • bieno (paroĥestrejo), Kirchstraße 21
  • puto ĉe Palmanger 60
  • bieno, Palmanger 51
  • bieno, Palmanger 64
  • iama lernejo (nuntempe loĝejo), Schenkenstraße 144
  • gastejo, Schenkenstraße 149
  • iama bieno, Schenkenstraße 150
  • du ŝtonaj krucoj ĉe Schenkenstraße ĉe la orienta vilaĝorando
  • iama pafejo, Schwederich 91
  • tombo por sovetia militkaptito surtombeje
  • La tutvilaĝa situo kun al objektoj de ĉe Brauhausstraße 7–18 kaj 129–143, Breitenstraße 92–102 kaj 113–125, Kirchstraße 19–21 kaj 77–82, Schenkenstraße 1, 3–6 kaj 144–152, Schwederich 83, 84, 86–90, 90 a, 91 a, 91 b kaj 126–128 kiel ankaŭ de ĉe Töpferstraße 103–112 estas ensemblo monumentprotektinda.
  • La ĉ. la jaro 1830 starigita florpotfarejo Rauchsche Blumentopf-Presserei translokigitis en 2001 al la proksima Turingia liberaera muzeo Hohenfelden kie ĝi admireblas en la stato de 1970. Ĝis la 1970-aj jaroj ĝi perfekte funkciis.[2] Estante testilo de tipa tonndorfa metio tiu ĉi ejo estas vere de alta kulturhistorio valoro.

Kastelo Tonndorf[redakti | redakti fonton]

la burgo faritis altebenaĵe norde de la vilaĝo, verŝajne por protekti komercan vojon kondukantan al Bohemio, en la 12-a jarcento. En la 1248-a jaro ĝi endokumente unue menciitis kun ĝia impona kaj delongdistanca videbaleco majesteca. Unue temis pri feŭdo majenca por la Orlamünde-grafoj. Sed en 1235 ekuzis la tuton la burggrafoj de Kirchberg (kiuj iam regis en Kapellendorf).

Inter 1277 kaj 1287 administritis la tuto fare de la majencanoj rekte. Denove ekkomisiitis la grafoj de Vajmaro-Orlamünde prie kiel feŭdzorgantoj. Dum la Turingia grafarmilito (1342-1346) akiris la burgon la urbo Erfurto. Ekde 1351 ankaŭ jure ĝi erfurtis estante antaŭposteno kontraŭ la Saale-rivero. Dum la kamparanaj ribeloj malurbanoj ŝtormprenis la burgon kiu ekde tiam kunsortis al vilaĝon Tonndorf. La kastelo mem servis plurfunkcie, ĝi estis eĉ fabriko pri puntplektitaĵoj. En 1938 aĉetis ĝin la asekurkompanio Barmer Ersatzkasse kiu post alikonstruoj instalis ene modernegan ripozumhejmon por infanoj. Poste la sociala prizorgorganizaĵo Nationalsozialistische Volkswohlfahrt (NSV) ekgastis. En majo 1945 stabo de la Armitaj Fortoj de Usono malfermis ĉe Kastelo Tonndorf klerigejon, post kiuj gastis forpelitaj germanoj kaj vunditaj/ripozumontaj anoj de Ruĝa armeo. Post kadukiĝo la objekto senproprietigitis. En 1950 Adolf Tegtmeier, ĉefkuracisto de la tuberkulozsanigejo de Bad Berka, venigis ĉi-enen hospitalon por tuberkulozuoj. Ekde 1968 la kastelo servis kiel maljunulejo kaj flegejo (inter 1993 kaj 1998 sub la ŝirmo de DRK, la germana filio de Ruĝa Kruco]]). La sekvintajn sep jarojn funkcio kastela mankis tute. En 2005 fondiĝis amikarkooperativo kies anoj ekloĝis surloke (temis pri ĉ. 60 homoj).

La plej malnovaj parto kastela estas la ekstera muroringo kun al foso, la 44 metrojn alta belfredo (kies muro estas piede de dikeco de 3,70 metroj) kaj al ekstera kastelo.[3]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Vilaĝa konsilantaro[redakti | redakti fonton]

La konsilantaro vilaĝa konsistas (stato de 2014) el ok anoj kaj el honorofica estro.

Jen la rezulto de la balatoj de majo 2014:[4]

baloto CDU FWG Tonndorf Bürger für Tonndorf entute
2014 3 2 3 8 seĝoj

Urbesto[redakti | redakti fonton]

Urbestro de Tonndorf estas ekde la 8.5.2011 la kristandemokrato Karsten Mentzel (CDU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej proksima fervoja haltejo troviĝas en la Bad Berka-München ĉe la fervojlinio inter Vajmaro]] kaj Kranichfeld, je distanco de ĉ. 4 kilometroj eoste de Tonndorf.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Volker Klimpel: Medizinisches vom Schloss Tonndorf. En: Ärzteblatt Thüringen. Bd. 23, Nr. 1, 2012, ISSN 0863-5412, p. 42–43.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La historio de Tonndorf sur la oficiala vilaĝa retpaĝaro
  2. Axel Stefek: Tonkuckuck und Roter Hahn. Zur Bau- und Betriebsgeschichte der Rauchschen Blumentopfpresserei. En: Heimat Thüringen. Kulturlandschaft, Umwelt, Lebensraum. Bd. 8, Heft 2/3, 2001, ISSN 0946-4697, p. 66–71.
  3. Hejmpaĝo kastela
  4. Der Landeswahlleiter Thüringen: Kommunalwahl 2014, Stadt- und Gemeinderatswahlen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]