Tonnus Oosterhoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonnus Oosterhoff
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1953 (1953-03-18) (71-jaraĝa)
en Leiden
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Regna Universitato de Groningo
Okupo
Okupo poeto • verkisto
TTT
Retejo http://www.tonnusoosterhoff.nl
vdr

Tonnus Oosterhoff (naskiĝis la 18-an de marto 1953 en Leiden) estas nederlanda poeto kaj verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en Leiden, Tonnus Oosterhoff pasigis la plej grandan parton de la vivo en la nederlanda provinco Groningen. Li studis nederlandan literaturon kaj lingvistikon ĉe la Universitato de Groningen. Antaŭ publikigado de literatura verko, li verkis plurajn anonimajn rakontojn por la revuo Mijn Geheim ("Mia sekreto"). Unu el ili estis republikigita en lia posta kolekto de mallongaj rakontoj "Dans zonder vloer" ("Danco sen planko", 2003) kun alterna "malpli nerealisma" feliĉa fino.

Li debutis en la literatura revuo Raster ("krado"). Oosterhoff publikigis kolektojn de poemoj, rakontoj, eseoj, romanoj, teatraĵoj kaj radio-dramoj. Lia verko distingas sin per la uzo de submetita humuro kaj de la deziro reinventi sin per ĉiu nova libro. En 2001 li lanĉis retejon kun movaj poemoj. En 2005 li estis gastverkisto en sia malnova universitato en Groningen.

En 2008 Oosterhoff ricevis la poezian premion Awater por sia verko Ware grootte ("vera grandeco").

En 2012 Oosterhoff ricevis la premion P. C. Hooft pro sia, laŭ la ĵurio, "tre renoviĝanta poezio".

La esperantista tradukisto István Ertl cetere tradukis plurajn verkaĵojn de li el la nederlanda en la hungaran.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]