Tontruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tontruo estas je blovinstrumentoj truo, kiu estas fermebla aŭ malfermebla aŭ per fingro aŭ per klapo, por ŝanĝi la longecon de la sona aerkolono de la instrumento kaj per tio la tonalton. Modernaj lignaj blovinstrumentoj havas plurajn tiajn tontruojn, kiuj estas boritaj en la tubon. La ekzakta lokado kaj grando de la truoj destinas la intonacion de la instrumento.

Se oni kovras la tontruon perfingre, oni povas ankaŭ nomi ĝin fingrotruo. La dekstra ilustraĵo montras bekfluton kun kolore markitaj fingrotruoj. Je instrumentoj kun pli granda tubo kaj pli komplikaj truosistemoj oni ankaŭ aŭ nur utiligas klapojn por fermi la tontruojn.