Tony Blair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tony BLAIR)
Tony Blair
Ĉefministro de Britio
Persona informo
Tony Blair
Naskiĝo 6-an de majo 1953 (1953-05-06) (70-jaraĝa)
en Edinburgo
Religio katolika eklezioAnglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St John's College • Fettes College • City Law School • Chorister School • St. Peter's Boys School vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro Leo Blair vd
Patrino Hazel Elizabeth Rosaleen Corscaden vd
Gefratoj William Blair • Sarah Blair vd
Edz(in)o Cherie Blair vd
Infanoj Euan Blair • Nicholas Blair • Kathryn Blair • Leo George Blair vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • aŭtobiografo • advokato vd
Aktiva en Londono vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Britio
Dum 1997-2007
Antaŭulo John Major
Sekvanto Gordon Brown
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anthony Charles Lynton "Tony" BLAIR [teŭni blea] (naskiĝis la 6-an de majo 1953 en Edinburgh) estas brita politikisto. Ekde 1997 ĝis 2007 li estis la ĉefministro de Britio. Li estis la unua laborista ĉefministro estrante Brition tiom longe.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tony Blair naskiĝis en Edinburgo en Skotio, sed vivis dum sia juneco ĉefe en la nordangla Durham. Lia patro, Leo Blair, advokato, estis membro de la Konservativa Partio de Britio. Leo Blair celis kandidati por membreco en la nacia parlamento, sed suferis koratakon kiam Tony estis dekunujara.

Tony Blair edziĝis al Cherie Booth la 29-an de marto 1980. Ili havas kvar infanojn:

Li konvertiĝis al la katolika kredo (oficiale) la 21-an de decembro 2007.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Post ricevo de sia advokata diplomo en 1975 Tony Blair anis la Britan Laboristan Partion. Li malsukcesis dum la parlamentaj balotoj de 1982 gajninte nur 10% de la voĉoj. Tamen li impresas la partiestron Michael Foot.

En 1983 li sukcesis gajni seĝon de la balotujo Sedgefield, apud Durham, kie li grandiĝis. Li estas unu el la reformantoj de la partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]