Tony Duvert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tony Duvert
Persona informo
Naskonomo Tony Duvert
Naskiĝo la  2-an de julio 1945(nun 1945-07-02)
en Villeneuve-le-Roi, Francio
Morto 2008 (63-jara)
en Thoré-la-Rochette, Francio
Nacieco Franca
Lingvoj franca lingvo [#]
Profesio
Profesio Verkisto
Ĝenroj Romano, eseo
Notindaj verkoj Paysage de fantaisie (1973)
Le Bon Sexe illustré (1973)
Journal d’un innocent (1976)
Quand mourut Jonathan (1978)
L'Île Atlantique (1979)
L’Enfant au masculin (1980)
Abécédarie malveillant (1989)
Notindaj premioj Premio Médicis (1973)
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Tony DUVERT (naskiĝis en Villeneuve-le-Roi, Francio, la 2an de julio 1945; mortis en 2008 en Thoré-la-Rochette, Francio) estis franca verkisto. La ĉefaj temoj de sia verkaro estas la samseksema pedofilio[1], la infaneco kaj la kritiko al la familio kaj al la seksa edukado en la burĝa moderna socio. En 1973 li gajnis la Premion Médicis pro la romano Paysage de fantaisie. Li estas rigardata de iuj, kiel unu el la plej bonaj verkistoj de la franca literaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Literatura komenco (1967–1973)[redakti | redakti fonton]

En 1967 Tony Duvert sendis la manuskripton de Récidive al Jérôme Lindon, de la eldonejo Minuit, kies postulema katalogo kaj kritika sukceso (ĝi publikigis Samuel Beckett kaj multajn aŭtorojn de la nova romano) ŝajnis al la juna verkisto kvalitgarantio. Lindon tuj rekonis la potencialon de Duvert kaj akceptis publikigi la verkon. Tony Duvert debutis do en literaturo en la aĝo de 22 jaroj. Tamen Lindon, konscia pri la riskoj publikigi romanon en kiu pornografio multe ĉeestis, elektis limigitan eldonon (712 ekzempleroj) kaj diskretan lanĉadon: aperinta sen gazetara servo, la libro estis nur disponebla per abono aŭ ĉe elektitaj librejoj kiuj ĝin vendis diskrete.


Kritika agnosko (1973–1979)[redakti | redakti fonton]

La apero en 1973 de sia romano Paysage de fantaisie signis turnopunkton en la kariero de Tony Duvert. Speco de longa halucina revo pri iu infanbordelo, ĝi estis tre favore akceptita de la tiamaj kritikistoj, kiuj rigardis ĝin, en la vortoj de la psikanalisto Serge André, kiel «la esprimon de sana renverso»[2]. Por Claude Mauriac, la verko rivelis "unu kapablojn kaj unu arton malfacile esprimeblaj per la vorto talento"[3].

Fine de la 1970aj jaroj Duvert ĉeestis en la gazetaro (li aŭtoris krucvortajn kradojn por Le Gai Pied, estis intervjuita de Libération) kaj en librejoj: en 1980, la eseo L’Enfant au masculin, en kiu li denuncis la rifuzon ankoraŭ persistan de la pedofilio kaj kritikis tion, kion li nomis «heterokratio», estis sia kvina verko en tri jaroj. Tamen li ankoraŭ loĝis en Tours kaj nur mallonge kaj tre malofte restadis en Parizo.

Retiriĝo de la mondo (1981–2008)[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tiu ĉi intereso pri sia laboro, Duvert izoliĝis pli kaj pli. De post L'Île Atlantique, li okupiĝis pri la ĝenra romano en Un anneau d'argent à l'oreille, inspirita en la detektiva romano, sed ankoraŭ tre kritika kun la plenkreska socio. Konvinkita, ke Lindon ne ŝatas la libron, Duvert estis elreviĝita pri la akcepto de la gazetaro. La kritikisto de Le Figaro Michel Nuridsany rigardis ĝin tamen kiel «turnopunkton» en la verkado de tiu, kiu «estis larĝe konsiderata kiel unu el la plej bonaj verkistoj de sia generacio»[4].

La retreto de Duvert pliakriĝis, li dronis en rifuzo al ĉia socia rolo kaj en paranojo. La renkontoj kun siaj amikoj, eĉ la plej proksimaj, kiel Michel Longuet, aŭ la respondoj al iliaj leteroj, interspaciĝis pli kaj pli. Li komencis membiografian projekton, La Ronde de nuit, kiun li ne finiĝos, kvankam Lindon ricevis kelkajn ĉapitrojn. Fine de la 1980-aj jaroj, malgraŭ la ekstrema pacienco de sia mastro, Duvert ne povis plu pagi la luprezon de sia apartamento, post pluraj jaroj sen hejtado kaj telefono. Li retiriĝis tiam en la hejmo de sia patrino en Thoré-la-Rochette. En 1988, kiam L'Île Atlantique estis poŝeldonita en Seuil, François Nourissier bedaŭris en Le Monde la literaturan malaperon de Duvert. En 1989 tamen aperis kompilo de aforismoj, Abécédaire malveillant. Spite al la granda literatura kvalito de la verko, ĝi estis malbone akceptita de la kritikistoj, krom Le Figaro. Jérôme Garcin, en L'Événement du jeudi, rigardis ĝin kiel «la fina mordanta skizo de iu "sepdekokulo[noto 1]" ankilozita en la turkaj necesejoj de la Vincenna fakultato, kie la eluzitaj muroj ankoraŭ subtenas la obscenajn grafitiojn kaj grafitsignaturojn de kolera ribelo nun malaktualiĝinta»[5]. Ekde tiam Tony Duvert publikigos nenion pli.

En 1996 mortis sia patrino. Li cindrigis ŝin senceremonie. Li vivis tute sola kaj nur elhejmiĝis dumnokte aŭ por fari siajn aĉetojn taksie. Li ne havis kontakton kun la najbaroj kaj estis rigardata kiel specon de frenezulo kiu legis tekstojn laŭtvoĉe kaj tuj detruis ilin. Kvankam forgesita, sia verko ankoraŭ influos fine de la 1980-aj jaroj kelkajn aŭtorojn de Minuit, kiaj Eugène Savitzkaya, Hervé Guibert kaj Mathieu Lindon[6] aŭ pli poste Gilles Sebhan.

En 2005 Gérard Mordillat adaptis por la televidkanalo Arte L'Île Atlantique, sen ajna interveno de Duvert en la produktado, escepte por doni sian konsenton al la eldonisto, ĉar li ankoraŭ bezonis monon. Post la elsendo de la telefilmo en decembro 2005, la revuo Livres-Hebdo memorigis, ke oni rigardis Duvert kiel iu «ĉefa aŭtoro», potenciale «la plej granda verkisto de lia generacio»[7]. Tuj poste, L'Île Atlantique estos poŝe reeldonita de Minuit, sed Duvert ne plu reaperos. En februaro 2008, Jean-Pierre Tison estis la lasta kiu ricevis novaĵojn de la verkisto.

La korpo de Tony Duvert estis trovita en lia domo la 20an de aŭgusto 2008, kelkajn semajnojn post la forpaso[8], en progresinta malkomponiĝada stato. Sia morto datiĝus de la komenco de julio[noto 2]. Oni trovis en la domo seksajn bildojn de neplenaĝuloj (David Caviglioli, kritikisto de Le Nouvel Observateur, rigardis tion kiel la «naŭzan finon de seksa kaj morala senelirejo en kiu eĉ la literaturo perdiĝis»[9]) kaj oni parolis pri neeldonitaj manuskriptoj, sed laŭ sia frato Alain, Tony Duvert, tre senhava, «lasis nur ŝuldojn» kaj neniun verkaĵon. Iom post la anonco de sia morto, la granda plimulto de nekrelogoj estis laŭdaj, formantaj laŭ René de Ceccatty «kuriozan interkonsentan rekviemon»[10].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Romanoj

Eseoj kaj teoriaj artikoloj

  • "La parole et la fiction: à propos du Libera", Critique, n-ro 252, majo 1968. Reeldono Éditions de Minuit, 1984. ISBN 2-7073-0674-6.
  • "Des courants d'air gelés", Preuves, n-ro 209-210, aŭgusto-septembro 1968.
  • "La lecture introuvable", Minuit, n-ro 1, Éditions de Minuit, novembro 1972.
  • "La sexualité chez les crétins", Minuit, n-ro 3, Éditions de Minuit, marto 1973, pp. 60–72.
  • "La folie Tristan, ou, L'indésirable", Minuit, n-ro 4, Éditions de Minuit, majo 1973, pp. 53–70.
  • Le Bon Sexe illustré, Minuit, Parizo, 1973. ISBN 2-7073-0003-9.
  • "Alejandro - le corps du désir", prefaco al la katalogo de la ekspozicio Ramon Alejandro, Galerie Arta, Genua, marto 1974.
  • "L'érotisme des autres", Minuit, n-ro 19, Éditions de Minuit, majo 1976, pp. 2–12.
  • L’Enfant au masculin, Minuit, Parizo, 1980. ISBN 2-7073-0321-6.
  • "Idée sur Narcisse", Masques, n-ro 3, vintro 1979-1980
  • "Genet contre Bataille", Masques, n-ro 12, vintro 1981-1982.
  • Abécédaire malveillant, Minuit, Parizo, 1989. ISBN 2-7073-1316-5.

Poeziaj rakontoj

  • "District", en Les Cahiers du Chemin, n-ro 3, Gallimard, aprilo 1968.
  • "Ballade des petits métiers", Minuit n-ro 24, Minuit, aprilo 1977.
  • District, Fata Morgana, Montpellier, 1978. Nova versio de la teksto publikigita en 1968 en Les Cahiers du Chemin, n-ro 3.
  • "Le garçon à la tête dure: inspiré des Mille et une Nuits", Minuit, n-ro 30, Minuit, septembro 1978.
  • Les petits métiers, Fata Morgana, Montpellier, 1978. Plivastigita versio de la teksto publikigita en 1977 en Minuit, n-ro 24.
  • "Conte", Libération Sandwich, n-ro 4, 1979-12-22.
  • "ABC par Tony Duvert", Libération, n-ro 2015, 1980-08-07. Kompilo de tekstoj.

Gazetaro

  • Krucvortoj kaj multaj artikoloj en la revuo Le Gai Pied.

Intervjuoj

  • "L'érotisme n'est pas un violon d'Ingres", interparolo en L'Express, n-ro 1124, 22-28 januaro 1973, p. 106.
  • "Tony Duvert – Non à l'enfant poupée", deklaroj kompilitaj far Guy Hocquenghem kaj Marc Voline, aperintaj ĉe Libération la 10an kaj 11an de aprilo 1979.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la franca, la vorto "soixante-huitard" (sesdekokulo) indikas homon kiu partoprenis la eventojn de majo de la 68a aŭ adoptiĝinta la morojn kaj ideojn defenditajn de tiu movado.
  2. La plej malnova poŝtaĵo de sia leterskatolo datiĝis de la 4-a de julio 2008 (Gilles Sebhan, 2010, p. 132).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guillebaud, Jean-Claude. La Tyrannie du plaisir, Seuil, 1998, p. 24.
  2. Serge André, La signification de la pédophilie
  3. Mauriac, Claude, "Une littérature corrosive", Le Figaro littéraire, n-ro 1396, 17a de februaro 1973, II, p. 16
  4. Slipo de la libro en la retejo de Minuit.
  5. L'Événement du jeudi, 07-13 de decembro 1989.
  6. Ceccatty, René "Eugène Savitzkaya de la nausée au plaisir", en Le Monde, 1989-04-07-.
  7. Pierre Drachline kaj Josyane Savigneau cititaj de Garcia (2005), p. 62
  8. Pancrazi, Jean-Noël. "Tony Duvert", en Le Monde, 2008-08-24, p. 13
  9. Caviglioli, David. "Vie et mort d'un écrivain pédophile : Duvert le mal-aimant". Le Nouvel Observateur, 2010-05-13.
  10. Ceccatty, René. "Une effrayante liberté", 2008-10-24, p. 5.