Tony Hawk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Hawk
Persona informo
Naskonomo Anthony Frank Hawk
Naskiĝo 12-an de majo 1968 (1968-05-12) (55-jaraĝa)
en Carlsbad
Lingvoj angla
Loĝloko Encinitas
Ŝtataneco Usono
Alma mater Torrey Pines High School
Subskribo Tony Hawk
Familio
Infanoj Riley Hawk • Gupi
Okupo
Okupo rultabulisto • entreprenisto • aktoroentreprenisto • televida aktoro • filmaktoro • documentary participant
TTT
Retejo https://www.tonyhawk.com/
vdr

Tony Hawk (kromnomo The Birdman) (naskiĝis la 12-an de majo 1968 en Carlsbad) estas usona rultabula veturisto, kiu unuafoje faris 2,5-oblan (900°) turniĝon ĉirkaŭ la korpoakso.

Rultabulisto: The Birdman[redakti | redakti fonton]

En 1982 Hawk, tiam 14-jaraĝa, ekkonkuris inter profesiuloj en la teamo de Powell & Peralta, de la Bones Brigade. 16-jaraĝe li estis vidita kiel la plej bona rultabulisto de la mondo. 17-jaraĝe li aĉetis sian unua domon. Meze de la 1980-aj jaroj, li estis sukcesege: Tony Hawk iĝis 12-foja monda majstro (jaron post jaro). Li venkis preskaŭ ĉiun konkuron, kiun li partoprenis (73 el 103, 19-foje estis li la 2-a). Tiutempe li elpensis 85 novajn trikojn.

Komence de la 1990-aj jaroj, okazis por li subiro. Lia firmao (Birdhouse) preskaŭ bankrotis en 1991, sed finfine reviviĝis en 1998 (post lia sukceso en 1985).

Hawk aperis lastfoje en 1999 en konkuroj, kiam li faris la 2,5-oblan turniĝon. Poste li rultabulis nur pro amuzo kaj laboris kiel komentisto de rultabulaj konkuroj.

Videoludoj: Tony Hawk's Pro Skater[redakti | redakti fonton]

Ekde 1999 Hawk kunlaboras kun videoludaj firmaoj por krei videoludilajn ludojn en kiuj oni povas rultabuli kiel profesiulo. Aperis 17 videoludoj inter 1999 kaj 2018. La unuaj videoludoj staras inter la plej popularaj videoludoj de la 2000-aj jaroj, ĉefe pro ilia unika ludmaniero, la muziko kaj la ĉiama plibonigo kompare al la antaŭaj ludoj. Tony Hawk's Pro Skater 2 kaj Tony Hawk's Pro Skater 3 estas konsideritaj kiel la plej bonaj ludoj por PlayStation kaj PlayStation 2.

Jaro Titolo Programista firmao
Ĉeffirmao Plie
Poŝkomputilo Alia
1999 Pro Skater Neversoft (PlayStation) Natsume (Game Boy Color)

Ideaworks3D (N-Gage)

Edge of Reality (N64)

Treyarch (Dreamcast)

2000 Pro Skater 2 Vicarious Visions (GBA)

Natsume (Game Boy Color)

Edge of Reality (N64)

Treyarch (Dreamcast; Pro Skater 2x) LTI Gray Matter (Windows, MacOS, iOS)

2001 Pro Skater 3 Neversoft (PlayStation 2, GCN, Xbox) Vicarious Visions (GBA)

HotGen (Game Boy Color)

Edge of Reality (N64)

Shaba Games (PlayStation) Gearbox Software (Windows, MacOS)

2002 Pro Skater 4 Vicarious Visions (GBA) Vicarious Visions (PlayStation)

Beenox (Windows, Mac)

2003 Underground Vicarious Visions (GBA)

Jamdat (Mobile)

Beenox (Windows)
2004 Underground 2 Vicarious Visions (GBA)

Shaba Games (Underground 2: Remix)

2005 American Wasteland Neversoft (PlayStation 2, GCN, Xbox, Xbox 360) Vicarious Visions (American Sk8land) Aspyr (Windows)
2006 Downhill Jam Toys for Bob (Wii) Vicarious Visions (Nintendo DS)

Visual Impact (GBA)

SuperVillain Studios (PlayStation 2)
Project 8 Neversoft (Xbox 360, PlayStation 3) Page 44 Studios (PlayStation Portable) Shaba Games (Xbox, PlayStation 2)
2007 Proving Ground Vicarious Visions (Nintendo DS) Page 44 Studios (Wii, PlayStation 2)
2008 Motion Creat Studios (Nintendo DS)
2009 Ride Robomodo (Xbox 360, PlayStation 3) Buzz Monkey Software (Wii)
2010 Shred Robomodo (Xbox 360, PlayStation 3, Wii)
2012 Pro Skater HD Robomodo (Xbox 360, PlayStation 3, Windows) Disruptive Games (rete plurludante
2014 Shred Session Big Bit (iOS, Android; nuligita tuj post eldono)
2015 Pro Skater 5 Robomodo (Xbox ONE, PlayStation 4) Disruptive Games (rete plurludante)

Fun Labs (Xbox 360, PlayStation 3)

2018 Skate Jam[1] Maple Media (iOS, Android)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tony Hawk: Hawk: Occupation: Skateboarder. Regan Books 2001, ISBN 0-06-095831-6
  • Tony Hawk: Between Boardslides and Burnout: My Notes from the Road. Regan Books 2002, ISBN 0-06-008631-9
  • Tony Hawk, Sean Mortimer: Tony Hawk: Professional Skateboarder. Regan Books 2002, ISBN 0-06-009689-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]