Tony Rayns

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tony RAYNS (n. en 1948) estas brita verkisto, filmkritikisto, komentisto, organizanto de filmfestivaloj kaj scenaristo. Li interalie laboras por la magazino de la British Film Institute, Sight & Sound.

Rayns famas pro sia eksperteco pri orientazia kinarto. En la 1980-aj jaroj, li prezentis televidan serion nomitan New Chinese Cinema, montrante ofte rarajn filmojn kaj biografiojn pri elstaraj ĉinaj filmreĝisoroj.

Li verkis la scenaron por Away with Words, filmo reĝisorita de Christopher Doyle kun la aktoro Asano Tadanobu. Li cetere verkis librojn pri Seijun Suzuki, Wong Kar-wai kaj Rainer Werner Fassbinder.

Eksteraj ligiloj