Tony Rinaudo
Tony Rinaudo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1957 (67-jaraĝa) en Wangaratta |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
Tony Rinaudo (naskiĝis la 19-an de januaro 1957) estas mediprotekta aktivulo el Aŭstralio, kiu precipe laboras en Niĝero. En 2018 al li kune kun Yacouba Sawadogo el Burkino estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. En la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj, Rinaudo evoluigis rearbarigan teknikon, kiu implikas kultivi arbojn de radiksistemoj kaŝitaj sub la dezerta sablo.[1] Tiel, partoj de la Sahelo estis sukcese reverdigitaj. Uzante ĉi tiun metodon, li kaj lia teamo povis kreskigi pli ol 200 milionojn da novaj arboj en la Sahelo, kaj aliaj teamoj plantis pliajn 600 milionojn laŭ lia tekniko. Ĝis la jaro 2019 ekzistis 20 milionoj da hektaroj entute kun meza arbadenseco de proksimume 40 arboj je hektaro.[2]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ radia kaj televida stacio SWR2: radia prezento Der Waldmacher – Wie Wiederaufforstung in Afrika funktioniert (germane: "La Arbarfaristo - Kiel rearbarigo funkcias en Afriko") de la 3-a de junio 2020
- ↑ magazino GEO: Dieser Mann verwandelt Wüste in blühende Landschaften (germane: "Ĉi tiu viro transformas dezerton en florantajn pejzaĝojn") de la 17-a de januaro 2019, kun portreta foto de li, kiu ĝis nun mankas en vikipedio