Tooske Ragas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tooske Breugem)
Tooske Ragas
Persona informo
Naskonomo Antonia Grietje Breugem
Naskiĝo 3-an de junio 1974 (1974-06-03) (49-jaraĝa)
en Zwolle
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Bastiaan Ragas • Keith Davis
Infanoj 3
Okupo
Okupo aktorokantisto • televida prezentisto • filmaktoro • prezentisto
vdr

Antonia Grietje (Tooske) Ragas-Breugem (Zwolle, 3-an de junio 1974) estas nederlanda televidoprezentistino, aktorino kaj kantistino. Ragas por la granda publiko antaŭ ĉio konatiĝis pro la prezentado de la programo Idoloj. Ŝi komencis sian televidokarieron kiel videoĵokeo ĉe TMF. Plue ŝi partoprenis en muzikalo kaj aktoris. Ŝi videblis kiel stevardino en 06/05, la filmo de Theo van Gogh pri la murdo de Pim Fortuyn.

Juneco, eduko kaj komenco[redakti | redakti fonton]

Tooske Ragas (2020).
Tooske Ragas kun Peter van der Sluijs el Spijkenisse (2012).

Breugem naskiĝis en nederlande reformita familio kaj havas du pliaĝajn fratojn. La religio ludis gravan rolon en ŝia vivo. Je junaĝo ŝi kantis en infankoruso, krom tio ŝi ankaŭ ĵazbaletis.

Breugem trapasis la gimnazion je la Carolus Clusius kolegio en Zwolle kaj sekve studis anglan lingvon- kaj filologion je la Universitato Utreĥto. tiun edukadon ŝi finstudis en 1998. En 1992 ŝi rondiris kun teatrogrupo Up with People. Tooske estis kantistino en la popgrupo Bogy Bogy. En 1996 ŝi fariĝis Fraŭlino-Overijssel kaj kvara en la Fraŭlino-Nederlando-elekto.