Topas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37799
Demografio
Loĝantaro 512  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 5° 38′ U (mapo)41.156944444444-5.6338888888889Koordinatoj: 41° 9′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 822 m [+]
Areo 112,3 km² (11 230 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Topas (Provinco Salamanko)
Topas (Provinco Salamanko)
DEC
Topas
Topas
Situo de Topas
Topas (Hispanio)
Topas (Hispanio)
DEC
Topas
Topas
Situo de Topas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Topas [+]
vdr

Topas estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. En ties municipa teritorio estas ekde 1995 la prizono konata kiel Centro Penitenciario Topas.

Kastelo de Villanueva del Cañedo (konata ankaŭ kiel Kastelo del Buen Amor (pro la Libro de buen amor).

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cañedino, Cardeñosa, Ízcala, San Cristóbal del Monte, Topas, Valdehermoso, Valdibáñez, Valdío, Villanueva de Cañedo kaj Centro Penitenciario, okupas totalan areon de 112,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 549 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 28 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas luksa hotelo en la Kastelo del Buen Amor.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]