Saltu al enhavo

Topaza kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Topaza kolibro
Topaza kolibro, Topaza pella
Topaza kolibro, Topaza pella
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Topaza
G.R. Gray, 1840
Specio: Topaza kolibro T. pella
Topaza pella
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Trochilus pella Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Topaza kolibro (Topaza pella) estas specio de kolibro en la familio Trokiledoj. Ĝi troviĝas en Brazilo, Gujanoj, kaj Venezuelo.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]
Muzea specimeno

La Topazan kolibron formale priskribis la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la deka eldono de sia verko Systema Naturae kun la duvorta nomo Trochilus pella. [3] Linnaeus bazis sian priskribon sur la "Long-tail'd red huming-bird" (Lonvosta ruĝa kolibro) kiun priskribis kaj ilustris la angla natursciencisto George Edwards en 1743 el specimeno posedata de Charles Lennox, Duko de Richmond. La specimeno estis kolektita en Surinamo.[4] La specia epiteto devenas el la Latina pellus signife "malhel-kolora".[5] La Topaza kolibro estas nun metita en la genron Topaza, kiun enkondukis George Robert Gray en 1840 kun la Topaza kolibro kiel la tipa specio.[6][1]

Oni agnoskis jenajn tri subspeciojn:[1]

  • T. p. pella Linnaeus (1758)
  • T. p. smaragdulus Bosc (1792)
  • T. p. microrhyncha Arthur Lennox Butler (1926)

La Topaza kolibro estis traktita kiel samspecia kun la Flama kolibro (T. pyra) sed nuntempe (2021) ambaŭ estas konsiderataj kiel formantaj superspecion.[7][8]

Topaza kolibro

La masklo de Topaza kolibro estas 21 ĝis 23 cm longa, inkluzive de la 5 cm de la beko kaj 8,6 ĝis 12 cm de la vosto, kaj pezas 11 ĝis 18 g. Inoj estas 13 ĝis 14 cm longaj kaj pezas 9 ĝis 12,5 g. Ĝi eble estas la dua plej granda specio de kolibro post la giganta kolibro, rivalata nur de sia kuzo, la flama kolibro.[8][9]

Masklo kaj ino de karmezinaj topazoj havas malsamajn plumarojn. Ambaŭ havas rektan ĝis iomete kurban bekon. La kapo, vizaĝo kaj flankoj de la kolo de la masklo estas velure nigraj. Ĝia dorso estas irize karmezina ĝis ora sur la supraj vostoplumoj. La centraj vostoplumoj estas bronzverdaj kaj la eksteraj kaŝtankoloraj; du el ĉi-lastaj estas longecaj kaj kruciĝintaj. La gorĝo estas orverda ĉirkaŭita de nigra bendo kaj la subaj partoj estas brile ruĝaj. La flugiloj estas brunaj. La kapo kaj dorso de la femalo estas malhelverdaj kaj ĝiaj subaj partoj estas pli helverdaj kun orverdaj enfermaĵoj; la gorĝo estas verda kun karmezinaj enfermaĵoj. La centraj vostoplumoj estas bronzverdaj, la meza paro viola, kaj la ekstera paro kaŝtankolora, kaj neniu estas longeca kiel tiu de la masklo.[8]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La subspecioj de la Topaza kolibro distribuiĝas jene:[1][8]

  • T. p. pella, orienta Venezuelo tra Gujano kaj Surinamo ĝis norda kaj okcidenta Brazilo tiom sude kiom ĝis Rondônia
  • T. p. smaragdulus, Franca Gujano kaj nordorienta Brazilo inter la riveroj Tapajozo kaj Tokantinso
  • T. p. microrhyncha, Brazila nordorienta ŝtato Parao oriente de Tokantinso kaj insulo Marajó ĉe la alfluejo de Amazono

La specio ĉefe vivas enlandaj pluvarbaroj en malaltaj teroj kaj antaŭmontetoj je altitudoj ĝis 500 m. Ĝi vizitadas granitajn nudrokojn kaj ankaŭ galeriajn arbarojn laŭlonge de malgrandaj akvovojoj.[8]

La Topaza kolibro estas plejparte sidlokema dum la reprodukta sezono sed alifoje ŝajnas vagi aliloke serĉante florplantojn.[8]

Masklo de Topaza kolibro defendas manĝoteritoriojn. La specio manĝas nektaron de florantaj arboj, ĉefe en la kanopeo de la arbaro, kaj ankaŭ la florojn de vitoj kaj epifitoj. Ĝi estis observita manĝanta en florantaj arbedoj proksime al la grundo en Surinamo. Ĝi ankaŭ kaptas malgrandajn insektojn en la aero, kaj super la kanopeo kaj malalte laŭlonge de rojoj.[8]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la Topaza kolibro varias tra ĝia teritorio; ĝi havas du sezonojn en Gujanoj. Maskloj faras paradoflugojn, kiuj montras la blankajn plumojn sur siaj kruroj. La ino konstruas tasforman neston el semfibroj de Ceiba kaj araneaĵoj, ofte sur vertikalaj branĉoj aŭ en vitoj, kaj ofte super akvo. La ovodemetado estas de du ovoj.[8]

La kanto de la Topaza kolibro estas "neregula serio de babilantaj 'pepaj' notoj donitaj preskaŭ kontinue (krom paŭzoj por manĝi) dum la tuta tago." Ĝi ofte kantas de ripozejo en la kanopeo kaj povas fari mallongajn flugojn tien kaj reen al la sama ripozejo inter kantoj.[8]

La IUCN taksis la Topazan kolibron kiel Malplej Zorgigan, kvankam ĝia populacio ne estis listigita kaj oni kredas, ke ĝi malpliiĝas.[10] Ĝi estas konsiderata malofta ĝis loke ofta, sed povas esti subkalkulata pro siaj arbopintaj kutimoj. Ĝi troviĝas en pluraj protektitaj areoj kaj daŭre estas malkovrata en "interspacoj" en sia teritorio.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
  2. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [1] Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
  3. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
  4. Edwards, George. (1743) A Natural History of Uncommon Birds Part 1. Printed for the author at the College of Physicians.
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. R. and J.E. Taylor.
  7. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 Schuchmann, K.L., G. M. Kirwan, kaj P. F. D. Boesman (2020). Crimson Topaz (Topaza pella), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 12an de Novembro, 2021
  9. (2008) CRC Handbook of Avian Body Masses, 2‑a eldono, CRC Press. ISBN 978-1-4200-6444-5.
  10. BirdLife International (2024). “Topaza pella”, IUCN Red List of Threatened Species 2024. doi:10.2305/IUCN.UK.2024-2.RLTS.T22687759A264031692.en. 
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Restall, R., C. Rodner, & M. Lentino (2006). Birds of Northern South America. Christopher Helm, London. (ISBN 0-7136-7243-9) (vol. 1), (ISBN 0-7136-7242-0) (vol. 2).
  • Arthur Lennox Butler: Mr. A. L. Butler exhibited some examples of Topaza pella which he had recently received from the neighbourhood of Pará. In: Bulletin of the British Ornithologists' Club. Bd. 46, 1926, S. 56–57 (online, retrieved 19 June 2014).
  • Da-Shih Hu, Leo Joseph, David Agro: Distribution, Variation, and Taxonomy of Topaza Hummingbirds (Aves: Trochilidae). In: Ornitologia Neotropical. Bd. 11, Nr. 2, 2000, S. 123–142
  • Harry Church Oberholser: Catalogue of a collection of hummingbirds from Ecuador and Colombia. In: Proceedings of the United States National Museum. Bd. 24, 1902, S. 309–342
  • Louis Augustin Guillaume Bosc: Description d'une nouvelle espèce de Grimpereau. In: Journal d'histoire naturelle. Bd. 1, 1792, S. 385–386, Tafel 20, Abbildung 5

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]