Topolno (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Topolno
ruse Топольное
ukraine Топольне
krime-tatare Topolnoye
Foto de la vilaĝo (ĝiaj domoj videblas proksime inter la arboj; la domoj dekstre kaj fore apartenas al la vilaĝo Partizansko)
Foto de la vilaĝo
(ĝiaj domoj videblas proksime inter la arboj; la domoj dekstre kaj fore apartenas al la vilaĝo Partizansko)
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 6′ O (mapo)44.84444444444434.094444444444Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 6′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~365 m
Areo: 0,07 km²
Loĝantaro: 211 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97566
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Topolno (Krimeo)
Topolno (Krimeo)
DMS
Topolno
Topolno
Topolno
Situo de Topolno sur la mapo de Krimeo
Topolno (Simferopola distrikto)
Topolno (Simferopola distrikto)
DMS
Topolno
Topolno
Topolno
Situo de Topolno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Topolno en la Komunejo
vdr

Topolno (ruse Топольное, ukraine Топольне, krime-tatare Topolnoye) estas relative nova vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 211 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la suda parto de la Simferopola distrikto proksimume 4,5 kilometrojn sude de Simferopolo ĉe la negranda rivero Sablinka (kiu estas dekstra alfluanto de Almo). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Partizansko (situanta proksimume duonkilometron sud-okcidente) kaj Konstantinovko (situanta ĉ. 1,5 kilometrojn nord-oriente).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo aperis baldaŭ post la Dua mondmilito kiel setlejo de la agrikulturistoj de la novkreita sovĥozo.

La 8an de septembro 1958 per la decido de la Krimea plenum-komitato la setlejo ricevis statuson de loĝloketo kun la nomo Topolnoje (la rusa nomo signifas laŭvorte popla, poploriĉa). Ekde la jaro 1965 ĝi apartenas al la Perova komunumo.

Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 19an de decembro 2007 la loĝloketo ricevis oficialan statuson de vilaĝo[2].

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1989 — 170 homoj
  • 2001 — 211 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 211 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 197 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 7,1 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 76[3].

La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas pri agrikulturo. Krome en la vilaĝo funkcias negranda brik-uzino kaj argil-minejo.

Per la busa trafiko la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje