Topolobampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topolobampo, Sinaloa, Meksiko

Topolobampo estas haveno en la Golfo de Kalifornio en nordokcidenta Sinaloa, Meksiko. Ĝi estas la kvara plej granda urbo en la administra komunumo Ahome (post Los Mochis, Ahome, kaj Higuera de Zaragoza), kaj laŭ la censo de 2005 kun populacio de 6 032 loĝantoj.

La haveno konektas la nordmeksikajn ŝtatojn pere de la fervojo Chihuahua al Pacifiko, kiu havas haltejon ĉe la proksima Los Mochis. Ĝi estas la orienta haveno de la ĉiutaga pramo konektanta kun La Paz en Baja California Sur.

Topolobampo estas ankaŭ komenco de la internacia komercokoridoro, "La Entrada al Pacifico" (alpacifika enirejo), kiu finas ĉe la metropolita areo de Meza Odeso, en Teksaso.

Topolobampo estis loko de radikala "utopia" kolonio el 1884 al 1894, kiu havis influon sur la urboplanadaj ideoj de Ebenezer Howard.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 25° 36′ N 109° 03′ U / 25.600 °N, 109.050 °U / 25.600; -109.050 (mapo)