Torĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kerosena torĉo

Torĉo estas portebla fonto de fajro, uzata por ilumini. Plej ofte la torĉo estas lignobastono ĉirkaŭvolvita de ĉifono saturita de flamiĝemaĵo (vakso, rezinopeĉo tenata en torĉingo (fera ringo sur la muro)).

La torĉo estas simbolo de libereco; po du torĉoj kruciĝantaj kaj inversaj estis funebraĵoj sur ŝipoj grekaj kaj romiaj.

La olimpika torĉo estas uzata por ekflamigi la Olimpikan fajron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]