Tor-Cairn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cox Tor-Cairn – platformo el nefiksitaj ŝtonoj
Yes Tor-Cairn
Roos Tor-Cairn

Tor-Cairn estas prahistoria kultloko, kiu ekzistas sur la Britaj insuloj, precipe en Kornvalo kaj Devon sed ankaŭ en Kimrujo: ĝi konsistas el ronda kadro el ŝtonoj aŭ platformo el nefiksitaj ŝtonoj ĉirkaŭ natura tor, kelkfoje ĉirkaŭita de fosaĵo. La diametro de la proksimume 35 konataj tor-kairnoj varias de 12 ĝis pli ol 30 m kaj la alteco varias de 0,5 m ĝis 4,0 m. Ekzistas ĝenerale alirejo.

Trovaĵoj de iloj el siliko, ceramiko, gravelo kaj kvarco kaj respektive armiloj kaj ornamaĵoj el bronzo datumis la kairnojn en la frua 2a jarmilo a.K., en la frua bronzepoko.

Ekzemploj estas: Alex Tor, Catshole Tor, Corndon Tor, Cox Tor, Hameldown Tor, Limsboro Cairn, Rough Tor, Tolborough Tor, Top Tor, Tregarrick Tor, White Tor (Peter Tavy) kaj Yes Tor.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frances Lynch: Megalithic tombs and Long Barrows in Britain. Shire, Princes Risborough 1997, ISBN 0-7478-0341-2 (Shire archaeology 73).
  • Elizabeth Shee Twohig: Irish Megalithic tombs. Shire, Princes Risborough 1990, ISBN 0-7478-0094-4 (Shire archaeology 63).
  • Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Band 36 in Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas, 2003, ISBN 3-930036-70-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]