Toreejo Las Ventas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado kaj Granda Pordo de la Toreejo Las Ventas (Madrido, Hispanio).

La Toreejo Las Ventas hispane Plaza de Toros de Las Ventas estas la plej granda toreejo de Hispanio kaj la tria kun pli da sidlokoj en la mondo post Meksiko kaj Valencio (Venezuelo), kvankam la pleja laŭ diametro. Ĝi troviĝas en Madrido, en la kvartalo Gindalero en la distrikto Salamanko kaj konsiderata de fakuloj, amatoroj kaj kritikistoj kiel la plej grava de la mondo, kune ku la toreejo deSevilo.

Ĝi estis inaŭgurita je la 17-a de junio 1931, sub la nomo Las Ventas del Espíritu Santo, ĉar tiel nomiĝis la zono en tiu epoko, kvankam ĝi restis fermata dum tri jaroj ĝis ĝia definitiva inaŭgurado la 21-a de oktobro 1934. Ĝi havas spacon por entute 23.798 spektantojn. La rondo havas 61,5 metrojn diametre, pli ol la de Meksiko.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 40° 25′ 55.5″ N 3° 39′ 47.8″ O / 40.432083 °N, 3.663278 °O / 40.432083; 3.663278 (mapo)