Torgau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torgau
Blazono
Torgau (Germanio)
Torgau (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • Luterurbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Norda Saksio
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03421
Poŝtkodo 04860
Aŭtomobila kodo TDO
Oficiala Municipokodo 14730310
Subdivido urbocentro (Kernstadt) kaj 3 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Andrea Staude
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 19802 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 34′ N, 13° 0′ O (mapo)51.56027777777813.005555555556Koordinatoj: 51° 34′ N, 13° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 78 m
Areo 42,08 km²
Oficiala retejo http://www.torgau.eu
vdr

Torgau estas urbo en la federacia lando Saksio de Germanio. Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 la urbo estis la administra centro de la distrikto Torgau-Oschatz, ekde tiam ĝi estas la administra centro de nova distrikto Norda Saksio. Ĝis la 1-a de marto 2012 la urbo krome apartenis al la administra distriktaro Leipzig - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig. Fine de la jaro decembro 2022 la urbo havis 19802 loĝantojn. Kadre de administra komunumaro nomata Verwaltungsgemeinschaft Torgau en la urbo administriĝas ankaŭ la najbara komunumo Dreiheide.

Historio[redakti | redakti fonton]

kastelo Hartfels ("dura roko")

Inter la plej gravaj industribranĉoj nombriĝas la fabrikado de vitraĵoj kaj ordinara fajenco. La historian urbocentron karakterizigas multaj renesancaj konstruaĵoj.

Je la origino de la urbo estis soraba setlejo fiŝkaptista, kiu evoluis en la kuro de la 12-a jarcento al grava komercadloko. La urbajn rajtojn la trogau-anoj ricevis ĉirkaŭ la jaro 1260. Je la komenco de la 15-a jarcento konstruitis la unua ponto sur la rivero Elbo. Incendio terure furiozis en 1482. Sub la regado de Frederiko la Saĝa Torgau iĝis centro de Reformacio kiel Wittenberg. En 1525 kontraktis tie ĉi la t.n. Ligo de Torgau (germane: Torgauer Bund) kaj skribitis en 1530, sub la gvidado de Marteno Lutero kaj Melanktono la t.n. Artikoloj de Torgau (germane: Torgauer Artikel).

La urbon dominas la Kastelo Hartenfels (una mencio de ia burgo datumas jam de 973!), kie en 1627 estis la premiero de la unua germanlingva opero, Daphne, verkita de Heinrich Schütz. Post 1889 la en 1811 faritaj fortikaĵoj malkonstruitis.

En aprilo 1945 estis surloke la historia renkontiĝo de usonaj kaj sovetaj trupoj liberigantaj Germanion pri kio ekzistas diversaj monumentoj. Temas pri la Elba Tago.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

la urbodomo

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

memorejo okaze de la renkonto de la armeoj aliancitaj kontraŭ hitlera Germanio dum 1945