Torjanci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Torjanci
Administrado
Poŝtkodo 31322 Baranjsko Petrovo Selo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 45′ N, 18° 22′ O (mapo)45.75818.365Koordinatoj: 45° 45′ N, 18° 22′ O (mapo) [+]
Alto 88 m [+]
Areo 26,79 km² (2 679 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Torjanci
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Torjanci (serbe Торјанци, hungare Torjánc) estas malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Petlovac.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Dravo (kontraŭe Kásád kaj Old (Baranya) troviĝas), fine de sakovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Torjanci 476 da homoj, (kroatoj 291 (61 %), hungaroj 15 (3 %), serboj 7 (2 %) kaj aliaj).