Tormás (Baranya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tormás [tormAŝ], germane Krendorf estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd. La loknomo signifas hungare: krena.

Blazono de Tormás

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tormás situas en valo de rojo, meze de sakovojo. Pécs troviĝas je 39 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. En 1714 hungaroj refondis la komunumon. En la 19-a jarcento germanoj pligrandigis la loĝantaron. En 1890 vivis en Tormás 23 % germanoj. Post la 2-a mondmilito parto de germanoj deportiĝis al Germanio. En 1970 vivis tie 411 hungaroj kaj 44 germanoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, futbalejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]