Tormento (filmo)
Tormento | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Tormento |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1974 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Pedro Olea |
Produktisto(j) | José Frade |
Scenaro | Ricardo López Aranda • Ángel María de Lera • José Frade • Pedro Olea |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | Carmelo Bernaola |
Rolantoj | Ana Belén • Javier Escrivá • Francisco Rabal • Concha Velasco • Rafael Alonso • Ismael Merlo • María Luisa San José • Amelia de la Torre • Milagros Leal • María Isbert |
IMDb | |
Tormento estas hispana drama filmo de 1974 reĝisorita de Pedro Olea, kaj ĉefrolulita de Ana Belén, Javier Escrivá, Francisco Rabal, Concha Velasco, Rafael Alonso, Ismael Merlo, María Luisa San José, Amelia de la Torre kaj Milagros Leal.
Ĝi estis bazita sur la samnoma romano de Benito Pérez Galdós. En la filmo stelulas Ana Belén, Emilio Gutiérrez Caba, María Luisa Ponte, Eduardo Calvo, Manuel Sierra y Mayrata O'Wisiedo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Amparo (Ana Belén) vivas kiel duonsklavino de siaj parencoj la geedzoj Bringas (Rafael Alonso kaj Concha Velasco), familio de funkciuloj. Ŝi kaj ŝia fratino (María Luisa San José), male estas malriĉaj. Kiam venas el Ameriko riĉa parenco, nome Agustín Caballero (Francisco Rabal), nekonservativa kaj nealkutimiĝinta al socia vivo, okazas ioma revolucio ĉe Bringas. Rosalía, la edzino, deziras parenciĝi iel kun li... sed li estas altirita de Amparo. Bedaŭrinde ŝi havas malhelan sekreton en sia pasinteco kiu reviviĝas je la reveno de pastro (Javier Escrivá) kun kiu ŝi havis iajn rilatojn, kaj kiu ne ŝajnas rezignita ĉesi havi ilin...
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Ana Belén, Amparo
- Francisco Rabal, Agustín Caballero
- Javier Escrivá, Pedro Polo
- Concha Velasco, Rosalía de Bringas
- Rafael Alonso, Francisco de Bringas
- Ismael Merlo, Padre Nones
- María Luisa San José, Refugio
- Amelia de la Torre, Marcelina Polo
- Milagros Leal, Celedonia
- María Isbert, Prudencia
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tormento (película) en la hispana Vikipedio.