Saltu al enhavo

Torn Curtain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torn Curtain
filmo
Originala titolo Torn Curtain
Originala lingvo angla lingvo  germana lingvo  sveda lingvo  norvega lingvo
Kina aperdato 14 jul. 1966, 27 jul. 1966, 24 aŭg. 1966, 7 okt. 1966, 1966
Ĝenro spionada filmo, politika suspensa filmo, suspensa filmo
Kameraado John F. Warren
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock  Willis Hall  Keith Waterhouse
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Brian Moore
Loko de rakonto Berlino Norvegio
Muziko de John Addison
Rolantoj Paul Newman  Julie Andrews  Lila Kedrova  Tamara Toumanova  Wolfgang Kieling  Ludwig Donath  Günter Strack  David Opatoshu  Hansjörg Felmy  Arthur Gould-Porter  Jan Malmsjö  Mort Mills  Alfred Hitchcock  Norbert Grupe  Carolyn Conwell  Gene Roth  John Bleifer
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

Torn Curtain (Rompita kurteno) estas usona politika trilera filmo de 1966 reĝisorita de Alfred Hitchcock en kiu stelulis Paul Newman kaj Julie Andrews. Verkita de Brian Moore, la agado de la filmo okazas en la kunteksto de la Malvarma Milito. La filmo temas pri usona sciencisto kiu ŝajnas dizerti trans la Fera Kurteno en Orientan Germanion.

Julie Andrews kaj Paul Newman
en foto de la reklamo de la filmo

Michael Armstrong (Paul Newman) estas prestiĝa usona nuklefizikisto kiu intencas atingi formulon el sciencisto de la Germana Demokratia Respubliko. Por atingi tion li pasas trans la Fera Kurteno kaj ŝajnigas proponi siajn servojn al la komunisma reĝimo. Lia fianĉino (Julie Andrews), konfuza pro la sinteno de Michael, ne kreda, ke li klopodas perfidi sian landon kaj ŝin mem, kiu sentas ŝin fakte perfidita. Pro tio ŝi sekvas lin ĝis Orienta Berlino, kie ŝi malkovros la veron de liaj celoj - reale li volas servi sian landon - kaj ŝi helpos lin. Sed la fuĝo el la GDR, ankaŭ de aliaj roluloj, estos ege malfacila.

Rompita kurteno estas la nura filmo en kiu Paul Newman laboris kun reĝisorado de Alfred Hitchcock, en filmado en kiu aktoro kaj reĝisoro ne precize estis amikaj. Ĝi sukcesis kritike kaj ekonomie akceptebla nur dum premierado, kaj la filmo ne estas konsiderata kiel unu el la plej bonkvalitaj de Hitchcock, sed ĝi almenaŭ enhavas du memorindajn momentojn: kiom malfacile estas murdi personon (nome referencita sceno, kiun ekzemple Ang Lee omaĝis en Sik Gaai) kaj la fina fuĝado perbusa.[1]

Rompita kurteno estas iome inspirita en la historio de la malapero de du britaj diplomatoj, nome Guy Burgess kaj Donald Maclean, kiuj dizertis al la Sovetunio.

Kvankam Hitchcock ne estis kontentigita pro la elekto de Julie Andrews - li konsideris ŝin nur kantistino -, la kompanio Universal trudis ŝin al li pro ekonomiaj motivoj.

En sia kutima memapero, Hitchcock aperas en la akceptejo de la hotelo kun blonda infano sur siaj genuoj (minuto 08ː00).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 10 títulos imprescindibles de Paul Newman, 20minutos, 27a de septembro 2008, artikolo de Carles Rull, kun permesilo kongrua kun Vikipedio. Arkivita la 7an de oktobro 2008 en la Wayback Machine.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Busby, Brian. Character Parts: Who's Really Who in CanLit. Knopf, Toronto, 2003. ISBN 0-676-97578-X.
  • Dassanowsky, Robert. "'Ceci n'est pas une Allemagne': On the Treachery of Images and the Deconstruction of Hitchcock’s Thriller in Torn Curtain." Hitchcock and the Cold War: New Essays on the Espionage Films, 1956-1969. Ed. Walter Raubicheck. Pace University Press, New York. 2018. ISBN 978-1935625308
  • Maxford, Howard. The A - Z of Hitchcock: The Ultimate Reference Guide, B.T Batsford, London, 2002. ISBN 0-7134-8738-0
  • McGilligan, Patrick. Alfred Hitchcock: A life in darkness and Light. Regan Books, New York, 2003. ISBN 0-06-039322-X
  • Perry, George. The Complete Phantom of the Opera. New York: Henry Holt and Company, 1987. ISBN 0-8050-1722-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]