Tornado (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tornado.

Tornado estas Esperanto-gazeto produktata de Varsovia Vento. Ĝi estas ĉiu-monata revuo pri Esperanto en la pola. Dum sep-jara eldonhistorio la revuo trovis legantojn en multaj partoj de Pollando. Abonas ĝin ne nur esperantistoj, sed ankaŭ neesperantistoj. Ĝi enhavas ilustritajn artikolojn pri historio kaj intervjuojn kun la esperantistaro. Por lernantoj de Esperanto ankaŭ ekzistas rubriko de Esperantaj anekdotoj kaj humoraĵoj kun vortareto. Ĝuste tiu parto kelkfoje fariĝas la unua, tamen ne la lasta, kontakto kun nia lingvo por multaj poloj, speciale tiuj loĝantaj en Varsovio.