Toronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toronto
angle: City of Toronto
urbo
Panoramo de Toronto nokte, meze estas CN tower, la eksa plejalta memstare staranta konstruaĵo de la mondo
Oficiala nomo: Toronto
Moto: "Diversity Our Strength"
Kromnomo: T.O., T.Dot
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Ontario
Historia regiono Supra Kanado
Situo Toronto
 - alteco 76 m s. m.
 - koordinatoj 43° 42′ 59″ N 79° 20′ 26″ U / 43.71639 °N, 79.34056 °U / 43.71639; -79.34056 (mapo)
Areo 630,0 km² (63 000 ha)
 - de aglomeraĵo 7 125,0 km² (712 500 ha)
 - de metropolo 1 749,0 km² (174 900 ha)
Loĝantaro 2 615 060 (2011)
 - de aglomeraĵo 5 132 794
 - de metropolo 5 583 064
Denseco 4 150,89 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 720 loĝ./km²
 - de metropolo 3 192 loĝ./km²
Lago Ontario
Fondita 27-an de aŭgusto 1793
 - korporaciiĝinta 6-an de marto 1834
Urbestro John Tory
Horzono UTC (UTC-5)
 - somera tempo UTC (UTC-4)
Poŝtkodo M
Telefona antaŭkodo +1-416 kaj +1-647
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Toronto
Retpaĝo: www.toronto.ca

Toronto (angle, Toronto [to-RON-to], loka prononco [TRA-na]), la plej granda urbo de Kanado, situas ĉe la norda bordo de Lago Ontario. La urbo Toronto, 622 km², havas ĉirkaŭ 3.500.000 loĝantojn. Kaj la Greater Toronto Area (GTA), granda regiono de Toronto, vastas je 5.868 km² kaj enhavas ĉirkaŭ 5.500.000 loĝantojn. La Municipo de Metropola Toronto, formita en 1954, estis la unua unuigo de metropola regado en Nordameriko.

Toronto estas verŝajne indiĝena nomo kiu signifas "Kunvenejo". La francoj estigis Fortikaĵon Rouillé, sed ili bruligis la fortikaĵon dum la milito en 1759. La britoj komencis loĝi tie en 1793, kaj nomis la lokon York. Kiam York urbiĝis en 1834, John Graves Simcoe renomis ĝin Toronto. (Pli longan historion)

La registaro de Ontario estas ĉe Queen's Park (Reĝina Parko) en Toronto.

Toronto estas grava financa centro de Kanado. La Toronta Borso estas en la strato Bay, kaj staras multaj altaj bankaj kaj komercaj nubskrapuloj en la centro de la urbo. La CN (Kanada Nacia) Turo estas gvidosigno kaj simbolo de Toronto. La turo konstruiĝis je 1976 por solvi la komunikadajn problemojn kaŭzitajn de la aliaj ĉielskrapuloj en la urbocentro. La CN-turo estas 553 metrojn alta kaj estis la plej alta liberstaranta konstruaĵo en la mondo ĝis la konstruo de Burĝ Ĥalifa; ĝi ankoraŭ estas la plej alta turo en la mondo. La turistoj povas atingi la observejon je 447 metroj (aŭ 1465 futoj). Apud la CN-turo estas la Skydome, granda sportejo sub fermebla "ĉielkupolo".

Toronto estas ankaŭ granda kultura centro. Multaj diversaj etnoj loĝas en la granda regiono de Toronto: proksimume 335 000 ĉinoj, 222 000 sudazianoj, 275 000 afrikanoj, 250 000 judoj, kaj 72 000 mezorientanoj. En la urbo oni povas aŭdi multajn lingvojn el la tuta mondo, ĉefe la anglan, ĉinan (ĉefe kantonan), italan kaj portugalan. Loka radio-stacio CHIN disaŭdigas elsendojn en 32 lingvoj. Estas tre multaj teatroj kaj etnaj restoracioj en Toronto. Vigla Esperanto-klubo renkontiĝas ĉiu-semajne.(Esperanto-Rondo de Toronto)

La turistoj povas viziti la Reĝan Muzeon de Ontario kun 5 milionoj da objektoj, la Ontarian Scienco-Centron, kaj la Torontan Zoon, kun 5.000 bestoj. Somere, Toronto havas interesan havenon, insulon kaj ekspoziciejon. Vizito al vera kanada kastelo Casa Loma povus interesi.

Famuloj de Toronto

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. La Kanada Esperanto-Asocio havas lokan branĉon en la urbo, kiu nomiĝas la Esperanto-Rondo de Toronto.

Ĝemelaj urboj

Partner-Urboj

Amikec-Urboj

Bramptono Vaughan
Richmond Hill
Markhamo
Misisogo
Burlington
Hamiltono

North
West  Toronto  East
South

Pickering
Ajax
Whitby
Oshawa
Oakville Ontaria Lago Ontaria Lago