Toros Roslin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toros Roslin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1210 (1210-01-01)
Morto 1-an de januaro 1270 (1270-01-01) (60-jaraĝa)
Ŝtataneco Armena reĝlando en Kilikio
Okupo
Okupo iluministo
vdr

Toros ROSLIN (armene: Թորոս Ռոսլին ; ĉirkaŭ 1210-1270) estis la plej eminenta armena bildiganto de manuskriptoj en la Alta Mezepoko. Roslin enkondukis ampleksan gamon de rakontoj en sia ikonografio bazita sur la scio pri okcident-eŭropa arto daŭrigante la tradiciojn establitajn de liaj antaŭuloj. Roslin riĉigis la armenan manuskript-pentraĵojn per enkonduko de novaj artaj temoj kiel ekzemple la Dubemo de Tomaso kaj la Trairo de la Ruĝa Maro. Krome li revivigis la ĝenron de reĝaj portretoj, la unuaj portretoj de kilikiaj reĝaj familioj kiuj aperis en manuskriptoj. Lia stilo estas karakterizita per bongustaĵo je la koloroj, klasika traktado de figuroj kaj la vestoj, eleganteco de la linio, kaj kreado de nova ikonografio.

La homaj formoj en liaj bildoj estas vivigitaj, reprezentante malsamajn emociajn statojn. La bildoj ofte okupas la tutan surfacon de la manuskripto-paĝo kaj en aliaj kazoj kiujn estas integritaj en la tekstoj harmonie kun la ensemblo de la ornamado.