Torpedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britaj torpedoj el la Dua Mondmilito

Torpedo estas cigarforma, mempela pafilaĵo, lanĉita de submarŝipo, ŝipo aŭ aviadilo (misilo). Ĝi eksplodas post trafo de trunko de celata ŝipo aŭ submarŝipo, aŭ kiam ĝi sensas ties proksimegecon. En la modernaj torpedoj direktas komplikaj instalaĵoj la submergiĝon kaj la horizontalan moviĝon. Povas okazi antaŭe programita direktado aŭ teledirektado.

Dum la napoleonaj militoj, Robert Fulton usona inventisto eksperimentis pri maraj minoj, kiujn li nomis torpedo (post latina nomo de rajo). La stangotorpedo de la 19-a jc. estis nur simpla eksplodaĵo je fino de stango, kiu eksplodis, kiam tuŝis ĝi trunkon de malamika ŝipo.

Modernaj torpedoj[redakti | redakti fonton]

La modernan torpedon realigis la brita inĝeniero Robert Whitehead (1866) kun Giovanni Luppis je komisio de la aŭstra mararmeo (1864). Tiu torpedo longis 4 m kun diametro de 36 cm, pezis 136 kg kun la dinamito de 8 kg. Ĝin pelis densigaera motoro per pelaj helicoj. Oni regis la mergiĝon per hidrostatikaj valvoj, kiu direktis la stirilojn. Tiu torpedo povis antaŭeniĝi per 6 knotoj (11 km/h), kaj havis la atingopovon de 180–640 m.

La direktan reguligon solvis la apliko de giroskopo ekde 1895 (tiu ebligis korekton per stiraj padeloj).

Hodiaŭaj torpedoj[redakti | redakti fonton]

La pelado okazas per akumulatoroj kaj elektromotoro; ilin celgvidas ofte sonaroj (aktiva akustika torpedo, aperis dum la Dua Mondmilito) aŭ bruo de la celo (pasiva akustika torpedo).

Ceteraj[redakti | redakti fonton]

Kaiten estis speco de torpedo portanta sinmortigantan piloton; ĝin kreis kaj uzis la japana mararmeo en la fina parto de la Dua Mondmilito.

torpedoboato