Torralba (Cuenca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Torralba (Kvenko))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Torralba
Olma del Concejo de Torralba, Cuenca.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16842
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Mariano Arribas Redondo [PSOE]
Demografio
Loĝantaro 114  (2018) [+]
Loĝdenso 2 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 2° 17′ U40.302222222222-2.2863888888889Koordinatoj: 40° 18′ N, 2° 17′ U [+]
Alto 994 m [+]
Areo 55 49 km²
Situo de Torralba
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Torralba de Cuenca [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Torralba (blanka turo, kio aperas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas torralbeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 121 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,18 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Torralba estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 994 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 55,49 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°18′08″N 2°17′11″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 36 km de Kvenko, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis romiaj ruinoj de duaranga vojo kiu ligis Kartago Nova kun Komplutum. Ankaŭ restaĵoj de distra vilao, krom de la mino el gipso (lapis specularis) nome vitra gipso, tre aprezita de romianoj kaj uzita kiel vitro por fenestroj kaj por ornamado de muroj kaj plankoj. De tiu mino konserviĝas enirejo en la loko de "La Dehesa".

La teroj de Torralba eble estis konkeritaj de kristanoj el la islamanoj sufiĉe antaŭ la propra urbo Kvenko, kiu estis konkerita en 1177. Pro tio oni supozas ke ĝi iel dependis el la Ordeno de Santiago, aŭ de la Konsilantaro de Guadalajara kaj ke tre probable ties unuaj setlantoj akompanis la reĝon Alfonso la 8-a de Kastilio en la konkero de Kvenko.

Laŭ dokumento de 29a de junio de 1311, la reĝo Fernando la 4-a ordonis ke Torralba submetiĝu al la konsilantaro de Kvenko. Ene de tiu, Torralba estis nomumita ĉefurbo de urbaro "sexmo" relative etenda, kiu inkludis la terojn de Albalate de las Nogueras, Arrancacepas, Bólliga, Castillo-Albaráñez, Fuentesbuenas, Helliz, Olmedilla, Villaconejos de Trabaque, Villar de Domingo García kaj Villarejo del Espartal. Tamen la Konsilantaro de Torralba tuj iĝis tero de senjorlando: konfirmite de la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio en la 15a de aprilo 1370, oni donis al Don Alvar García de Albornoz, frato de la kardinalo Gil Álvarez de Albornoz, la urbetojn Torralba kaj Tragacete kun ties kasteloj, teritorioj kaj vasaloj.

Torralba ankoraŭ havas belan ekzempleron de ulmo, kun ĉirkaŭarba sidlokaro, sub kies branĉoj oni faris justicon ĝis la fino de la Antikva Reĝimo. Iom for de la domaro estas la monteto de La Horca (La Pendumilo), kie iam estis la ekzekutejo de la mortopuno. Poste, la historio de Torralba estas ligata al tiu de siaj senjoroj, posedantoj de kastelo el kiu nun restas nur ruinoj. Plej verŝajne estis dum la Milito de Hispana Sendependiĝo kiam la kastelo ruiniĝis. Dum la Karlismaj Militoj, tiu areo restis fidela al la flanko de la reĝokandidato Karlo Maria Isidro de Burbono.

Demografie la urbeto gravis dum la Mezepoko, sed meze de la 18a jarcento dekadencis pro krizo de la merkato de lano.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Torralba kun 390 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Torralba kie oni alvenis al la nunaj 121.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, konstrusektoro. Produktado de vino, mielo kaj turismo.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruinoj de la Kastelo aŭ "Torre Alba". Ties monteto estas truita de pli ol 200 kavo-vinkeloj, tipaj en la komarko. Parto el tiuj formas sistemon kiu eble funkciis kiel antikva akvorezervejo de la kastelo. Nun viziteblas nur 15, kiuj pasis el patroj al filoj kaj plu uzeblas por produkti vinon.
  • Ermiteo de Nia Senjorino de la Neĝoj. Preĝejo de la 15a-16a jarcentoj, trinava, kun absido kaj kapeloj kovritaj per volboj, el kiuj la plej granda enhavas freskojn de popola inspiro. La navoj estas kovritaj per strukturo el ligno, sur ŝtonaj pilieroj oklateraj kun prilaboritaj ornamaĵoj. Estas ankaŭ tre ornamitaj lignaj kradoj. Oni konservas la originalan plankon, same kiel la tombon de kavaliro de Santiago. Ekstere, estas enirpordoj de stilo malfrugotika. Estas ankaŭ sonorilmuro kun du sonorillokoj. Estas grava baroka retablo, abunda bildaro, baptujo.
  • Preĝejo de Sankta Dominiko de Silos, en originala konstruaĵo iam malfruromanika, sed nun ruinigita. En ties interno estas elstara baroka retablo kaj fama Mauzoleo de la "Oidor", nome tombo de Don Luis de Salcedo.
  • Nobelaj domegoj kun blazonoj en strataro ordigita ĉirkaŭ akso de la ĉefa placo Plaza Mayor kaj placeto, komunikitaj ambaŭ de larĝa strato. En la centro de la Plaza Mayor, estis la granda Ulmo de la Konsilantaro, kiu estis atakita de la epidemio de grafiozo en 2009 kaj mortiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]