Torralba de los Sisones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torralba de los Sisones
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44359
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 1° 28′ U (mapo)40.8909536-1.4584568Koordinatoj: 40° 53′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 041 m [+]
Areo 44,799218 km² ( 447 9.9 218 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torralba de los Sisones (Provinco Teruelo)
Torralba de los Sisones (Provinco Teruelo)
DEC
Torralba de los Sisones
Torralba de los Sisones
Situo de Torralba de los Sisones
Torralba de los Sisones (Hispanio)
Torralba de los Sisones (Hispanio)
DEC
Torralba de los Sisones
Torralba de los Sisones
Situo de Torralba de los Sisones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torralba de los Sisones [+]
vdr

Torralba de los Sisones [toRALba delossiSOnes] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, proksime al la provinco Gvadalaĥaro kaj al la provinco Zaragozo, sed sen rekta konekto tien. Proksime estas la Lageto Gallocanta kaj la Natura Rezervejo Lageto Gallocanta, je kies sudo estas la urba kerno. Tiukadre menciindas, ke la loĝloko Torralba de los Sisones estas etimologie komprenebla kiel Blanka Turo de la Otidoj kaj ke la prononco de la dua nomo [delossiSOnes] estas perfekta onomatopeo de la flugilfrapado de tiuj birdoj. Rilate al tio en la municipa blazono montriĝas centra blanka turo inter du masklaj otidoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 87 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj nordokcidente de Caminreal kaj la akso de Calamocha al Teruelo. La urba kerno estas sur 1041 msm, pro kio estas tre malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Bello kaj Odón.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de kastelo de epoko de Al Andalus. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torralba de los Sisones kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 162.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejo, restaĵoj de kastelo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ĉefe al la Lageto Gallocanta ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]