Torralbilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torralbilla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 50368
Demografio
Loĝantaro 43  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 1° 20′ U (mapo)41.2100091-1.33812Koordinatoj: 41° 13′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Alto 882 m [+]
Areo 25,863631 km² ( 258 6.3 631 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torralbilla (Provinco Zaragozo)
Torralbilla (Provinco Zaragozo)
DEC
Torralbilla
Torralbilla
Situo de Torralbilla
Torralbilla (Hispanio)
Torralbilla (Hispanio)
DEC
Torralbilla
Torralbilla
Situo de Torralbilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torralbilla [+]
vdr

Torralbilla [toralBIlja] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Torralbilla estas etimologie komprenebla kiel Blanka Tureto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Torralbilla estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Daroka Kamparo, kie estas inter Mainar (oriente) kaj Langa del Castillo (okcidente).

La loĝloko Torralbilla mem estas je 72 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 882 msm, inter Villarreal de Huerva okcidente ĉe la aŭtovojo Autovía Mudéjar, kiu komunikas kun Cariñena kaj Zaragozo kaj Langa del Castillo (okcidente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Torralbilla.
Municipa pavilono de Torralbilla.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torralbilla kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 59 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo kun oklatera mudeĥara sonorilturo kaj bonkvalitaj retabloj; krucmonumentoj; horloĝfasada urbodomo kaj moderna municipa pavilono. Estas interesaj naturaj lokoj en la apudeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]