Cabrillanes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Torre de Babia)
Cabrillanes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 719  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 57′ N, 6° 9′ U (mapo)42.953025-6.149176Koordinatoj: 42° 57′ N, 6° 9′ U (mapo) [+]
Alto 1 249 m [+]
Areo 170,45 km² (17 045 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabrillanes (Provinco Leono)
Cabrillanes (Provinco Leono)
DEC
Cabrillanes
Cabrillanes
Situo de Cabrillanes
Cabrillanes (Hispanio)
Cabrillanes (Hispanio)
DEC
Cabrillanes
Cabrillanes
Situo de Cabrillanes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabrillanes [+]
vdr

Cabrillanes [kabriLJAnes] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco, kaj precize al tradicia areo Babia. Oni parolas ĉefe la leonan.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
La Cueta.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabrillanes, La Cueta, Huergas de Babia, Lago de Babia, Mena de Babia, Meroy, Las Murias, Peñalba de Cilleros, Piedrafita de Babia, Quintanilla de Babia, La Riera de Babia, San Félix de Arce, Torre de Babia (en la foto de la tabelo) kaj Vega de Viejos, okupas totalan areon de 169,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 731 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 81 km de Leono, provinca ĉefurbo. Limas norde kun Asturio; sude kun Murias de Paredes kaj Riello; okcidente kun Villablino; oriente kun San Emiliano. Pro ties alteco, 1249 m s.m., temas pri la plej alta municipo de la provinco Leono.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj), sed ĉefe karbominado, nun en absoluta dekadenco. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]