Torre de Esgueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torre de Esgueva
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47183
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 4° 12′ U (mapo)41.768055555556-4.1997222222222Koordinatoj: 41° 46′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 804 m [+]
Areo 23,46 km² (2 346 ha) [+]
Torre de Esgueva (Provinco Valadolido)
Torre de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Torre de Esgueva
Torre de Esgueva
Situo de Torre de Esgueva
Torre de Esgueva (Hispanio)
Torre de Esgueva (Hispanio)
DEC
Torre de Esgueva
Torre de Esgueva
Situo de Torre de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre de Esgueva [+]
vdr

Torre de Esgueva [TOre desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Torre de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Turo de Esgeva (vidu sube Etimologion).

Torre de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
Sonorilmuro.
Romanika absido.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La dekomenca nomo de la municipo estas nur Torre (Turo), kiu ĉiam restis uzata en la regiono. Tamen ĉar tiu nomo estas tiom ofta en Hispanio (ĉirkaŭ cent samnomaj loĝlokoj), historie oni aldonis komplementojn por pli ĝuste identigi ĝin: Torre (14a jc.), Torre de Castroverde (16a jc.), Torre Fuembellida (18a jc.), Torrefontbellida aŭ Torrefombellida (19a jc., ĝis komenco de la 20a jc.), Torre del Valle Esgueva (foje), kaj finfine Torre de Esgueva, kun la aldono "de Esgueva" komuna al preskaŭ ĉiu loĝloko de la valo. Pri la kastelo aŭ fortikaĵo kies turo venis al la nomo estas nek dokumento nek ajna restaĵo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 66 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 52 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas angule kun la provinco Palencio kaj precize kun municipoj Castroverde de Cerrato, Villaco, Amusquillo kaj Fombellida. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La preĝejo datas de la 12-a al 13-a jarcentoj, kio videblas en la romanikaj elementoj ekzemple la absido. Ĝi apartenis al la komunumaro merindad de Cerrato kaj estis posedo de diversaj nobeloj. En la 16-a jarcento, ĝi apartenis al la komunumaro Concejo de Castroverde, kun Villaco kaj Fombellida; la kvar loĝlokoj, plus aliaj loĝlokoj -delonge malaperintaj-, formis tiun asocion kiu pluis ĝis la 18-a jarcento; en la urbodomo de Torre estas oficiala dokumento, per kiu oni esprimas la tialojn por ties separiĝo, kaj la korespondan havigon de tiu (1820). Post la peza impostado de la senjoreca epoko, al la Markizo de Aguilafuente, la franca invado plu malriĉigis la areon.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanika preĝejo, la placo kaj fonto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]